Arahanto

ulo, atinginta Nirvanon (laŭ Teravado) aŭ atinginta ioman Nirvanon, sed ne Budhecon (laŭ Mahajano)

Arahanto (palie arahant, sanskrite arhat) estas difinita en teravada budhismo kiel „tiu, kiu estas meritoplena“[1] aŭ kiel „perfekta homo“,[2][1] kiu atingis nirvanon.[2][1] Aliaj budhanaj tradicioj uzas la terminon por homoj, kiuj multe progresis ĉe la Vojo al Vekiĝo, sed kiuj ankoraŭ ne atingis kompletan budhecon.[3]

Mahajana budhismo urĝas praktikantojn sekvi la vojon de bodisatvo, kaj ne elvojiĝi al la vojo de arahantoj kaj ŝravakoj.[4]

Etimologio redakti

La vorto en Sanskrito arhat (en Palio, arahant) estas prezenca participo el verba radiko √arh ‚meriti‘.[5] arha ‚meritanta‘; arhaṇa ‚pretendanto‘; arhita (pasea participo) ‚honorita, kultita‘.[6]

Atingoj redakti

En fruaj budhismaj skoloj, ekzistis diversaj opinioj pri la atingoj de arahantoj. La skoloj Sarvāstivāda, Kāśyapīya, Mahāsāṃghika, Ekavyāvahārika, Lokottaravāda, Bahuśrutīya, Prajñaptivāda kaj Caitika vidis arahantojn kiel malperfektaj en iliaj atingoj kompare kun budhoj.[7][8][9]

La skoloj Mahīśāsaka kaj Teravado vidis budhojn kaj arahantojn kiel similaj unu al la alia. Laŭ bikŝuo Bodhi, la Budho mem en la Palia Kanono deklaras sin mem arahanto.[10]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Encyclopedia Britannica, Arhat (Buddhism)
  2. 2,0 2,1 Warder, A.K. (2000), Indian Buddhism, Delhi: Motilal Banarsidass Publishers
  3. Rhie, Marylin; Thurman, Robert (1991), Wisdom And Compassion: The Sacred Art of Tibet, Novjorko: Harry N. Abrams (kun 3 institucioj), ISBN 0810925265
  4. Williams, Paul. Buddhism. Vol. 3. The origins and nature of Mahāyāna Buddhism. Londono: eldonejo Routledge. 2004. p. 119
  5. Whitney, D. W. Roots, Verb-forms and Primary Derivatives of the Sanskrit Language
  6. Monier-Williams Sanskrit English Dictionary
  7. Sree Padma. Barber, Anthony W. Buddhism in the Krishna River Valley of Andhra. 2008. p. 44 ^ Jump up to: a b c d e
  8. Warder, A.K. Indian Buddhism. 2000. p. 277
  9. Baruah, Bibhuti. Buddhist Sects and Sectarianism. 2008. p. 446
  10. Bhikkhu Bodhi, Arahants, Bodhisattvas, and Buddhas