Arakaĉo (hispane arracacha, latine Arracacia xanthorrhiza) estas manĝebla planto, origine el Andoj kaj kultivata nuntempe en Kolombio, Brazilo, Peruo, Bolivio, Venezuelo kaj Ekvadoro inter 600 kaj 3200 metrojn super la marnivelo. Ĝi apartenas al la familio apiacoj, samkiel karoto (Daucus carota) kaj celerio (Apium graveolens).

Arakaĉo en vendejo

Arakaĉo estas planto kun trunko mallonga kaj cilindroforma kun multnombraj burĝonoj en la supera parto, kie estiĝas la longaj folitigoj kaj la purpurkoloraj floroj. Ĝia manĝebla parto estas la radiko, kiu similas al dika karoto kaj povas esti blanka, flava aŭ viola laŭ la vario. La junaj tigoj povas esti aldonataj al salatoj, kaj la foliojn oni uzas por furaĝo bovina aŭ porka.

Arakaĉon oni kultivas precipe pro ĝia radiko plaĉogusta kaj pro la facila digestebleco, pro la enhavo de fajna amelo, kalcio kaj A-vitamino (ĉe la flava vario), samkiel adekvataj niveloj de niacino, askorbata acido kaj fosforo. Ĝia sola nekonvenaĵo estas la ĝia mallonga vivo kaj la vundebleco pro damaĝoj dum transportado. Pro siaj nutrovaloroj, arakaĉo estas rekomendata en dieto por infanoj, maljunuloj kaj konvaleskantoj. Malgraŭ tio, ke ĝi estas precipe konata pro la radiko, ĉiu parto el ĝi estas uzebla. Tigoj kaj folio estas uzataj kiel manĝaĵo por bestoj kaj ankaŭ por tradiciaj medikamentoj.