Arakel el Tabrizo - Առաքել Դավրիժեցի (1590-aj jaroj - 1670) estis armena historiisto de la 17-a jarcento, naskita en Tabrizo, en la azerbajĝana provinco de safavida Irano.  En 1636 li estis la gardanto de la monaĥejo Hovhannavank, kiun li forlasis por iri al Eĉmiadzin[1].

Arakel el Tabrizo
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1589 (1589-11-30)
en Tabrizo
Morto 30-an de novembro 1669 (1669-11-30) (80-jaraĝa)
en Eĉmiadzin
Tombo Q42887640
Lingvoj persaarmena
Loĝloko TabrizoMonaĥejo HovhannavankPatrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin
Ŝtataneco Safavida imperio
Okupo
Okupo historiisto • pastro • instruisto
vdr
Arakel el Tabrizo. Historio de Armenio – Аmsterdamo: Voskan Erevana Presejo, 1669.

Arakel pasigis la plej grandan parton de sia vivo en Eĉmiadzin, la monaĥeja fratato al kiu li apartenis. Jen, laŭ li mem, "kreskis kaj trejnis", komencis labori, alvenis en maljuneco, esperante "trovi ripozon". En lia vivo li jam nomiĝis "la Historiisto Arakel" kaj havis reputacion esti tre kompetenta kaj esplora homo. Li verkis la "libron de historioj", unika verko pri la historio de Armenio kaj apudaj landoj kaj popoloj en la 17-a jarcento[2] . Li atestis multajn eventojn kaj priskribis ilin en la libro. Arakel estis la unua armena historiisto, kies verko estis presita. En 1669, la "libro de la historioj" de la Vardapet Arakel de Tabrizo estis publikigita en Amsterdamo kaj Eĉmiadzin kaj estis entombigita, kiel li volis, en la tombejo de la preĝejo sankta Gajane de Eĉmiadzin .

Referencoj redakti

  1. The Status of Religious Minorities in Safavid Iran 1617-61, Vera B. Moreen
  2. Առաքել Դավրիժեցի, Պատմուտյուն, Սովետական Գրող, 1988 (Arakel Davrizhetsi, Patmutyun, 1988, Sovetakan Grokh)