Aramazdo (armene: Արամազդ - Aramazd) en la armena paganismo estas la patro de ĉiuj gedioj, la kreinto kaj de la ĉielo kaj de la tero. Aramazdo estas la respondeculo pri la terfekundeco. La ceremonio je lia honoro nomiĝis Am'nor, aŭ Novjaro, kiu estis celebrita la 21-a de marto laŭ la antikva armena kalendaro (korespondante al la printempa ekvinokso).

Aramazdo
dio pri fekundeco • ĉefdio
Informoj
Eble sama Armazio (mitologio)
Sekso vira
Infanoj AnahitAstghik • Nane • VahagnMihr
vdr