Arancón

municipo en Hispanio
(Alidirektita el Arancón (Sorio))

Arancón [aranKON] estas municipo de Hispanio, en la regiono Kastilio kaj Leono, en la provinco Sorio kaj en la komarko Campo de Gómara en la oriento de la provinco.

Arancón
municipo en Hispanio
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Campo de Gómara
Poŝtkodo 42180
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 82  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 48′ N, 2° 17′ U (mapo)41.800555555556-2.2813888888889Koordinatoj: 41° 48′ N, 2° 17′ U (mapo) [+]
Alto 1 065 m [+]
Areo 77,61 km² (7 761 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arancón (Provinco Sorio)
Arancón (Provinco Sorio)
DEC
Arancón
Arancón
Situo de Arancón
Arancón (Hispanio)
Arancón (Hispanio)
DEC
Arancón
Arancón
Situo de Arancón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arancón [+]
vdr

Geografio redakti

 
Campo de Gómara en la oriento de la provinco Sorio.
 
Loko de Arancón en la provinco Sorio.
 
Preĝejo ĉe Arancón

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 77,76 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 84 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la 1950-aj jaroj.

Ĝi distas 23 km de Sorio, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio enhavas loĝlokojn Arancón, Omeñaca, Tozalmoro, Cortos, Calderuela kaj Nieva. Ĝi limas kun Aldehuela de Periáñez, Narros, Suellacabras, Aldealpozo, Tajahuerce, Candilichera, Cabrejas del Campo kaj Almenar de Soria.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 10-a jarcento.

Meze de la 19-a jarcento la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Tozalmoro. En 1972 la municipa teritorio pliiĝis ĉar aligis Calderuela kaj Cortos. Calderuela inter la censoj de 1842 kaj de 1857 estis aliginta Nieva kaj La Omeñaca.

Ekonomio redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado, manĝoproduktado kaj transmigra brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj, romia ŝoseo, mezepoka fontano, ruinoj de la ermitejo, tradicia arkitekturo kaj tiel plu.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti