Aranka Hettyey [hetjei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hettyey Aranka estis hungara aktoro, akademia instruisto. Ŝia nobela antaŭnomo estis makkoshettei, ŝia origina familia nomo estis Stettner, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungara sinsekvo) Nadányi Emilné. Aranka Hettyey [1] naskiĝis la 9-an de marto 1876 en Budapeŝto, ŝi mortis la 2-an de februaro 1953 en Budapeŝto.

Aranka Hettyey
Persona informo
Naskonomo Stettner Aranka Irén
Naskiĝo 9-an de marto 1877 (1877-03-09)
en Budapeŝto
Morto 2-an de februaro 1953 (1953-02-02) (75-jaraĝa)
en Józsefváros
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Emil Nadányi
Okupo
Okupo aktoro • universitata instruisto
vdr

Biografio redakti

Aranka Hettyey frekventis privatan aktorlernejon de Zoltán Horváth (aktoro), poste ŝi debutis en Székesfehérvár. En 1897 ŝi sukcese debutis ankaŭ en Budapeŝto en Teatro Magyar. En la sekvaj jaroj ŝi ludis en tiutempaj gravaj hungaraj urboj. Inter 1914 kaj 1923 ŝi apartenis al trupo de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie ŝi ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro en 1927. Inter 1923-1941 ŝi instruis en Teatra Akademio, ŝi verkis ankaŭ kelkajn studentajn lernolibrojn. Ŝi ricevis rolojn precipe en klasikaj tragikaj dramoj.

 
Aranka Hettyey kiel Lady Macbeth en 1931

Elektitaj roloj teatraj redakti

Elektitaj roloj kinejaj redakti

  • Páris királya (1918)
  • Júlia kisasszony (1919)

Ŝiaj libroj redakti

  • Jelmeztan (1931)
  • Művelődéstörténeti jegyzetek (1932)

Fontoj redakti