Aranka Szontagh
Aranka Szontagh [sontag], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szontagh Aranka estis hungara puntisto, entreprenisto. Ŝia fratino estis Erzsébet Szontagh, same puntisto.
Aranka Szontagh | |
---|---|
Aranka Szontagh | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 14-an de julio 1858 en Csetnek (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio) |
Morto | la 21-an de julio 1950 en Štítnik? |
Erzsébet Szontagh[1] naskiĝis la 14-an de julio 1858 en Csetnek (Hungara reĝlando, Aŭstria Imperio, nuntempa Štítnik en Slovakio), ŝi mortis la 21-an de julio 1950.
Biografio redakti
Erzsébet kaj Aranka Szontagh instruis la puntoteknikon loke en kurso por ankaŭ la virinoj havu okupiĝojn en la vilaĝo. En 1905 ili fondis entreprenon pri puntoj, kie la kursanoj laboris. Samtempe ili malfermis vendejon pri puntoj en Budapeŝto. Iliaj plej ŝatataj motivoj estis rondo, ĉerizo, tulipo, rozo, arbofolio. La entrepreno ĉesis pro la 1-a mondmilito, poste jam dum la erao de Ĉeĥoslovakio Aranka refondis la entreprenon, sed la pliaj sukcesoj ne revenis.