Vălenii de Arieș
vilaĝo en Rumanio
(Alidirektita el Aranyosrákos)
Vălenii de Arieș [vəlenij de arieŝ] (hungare: Aranyosrákos [aranjoŝra:koŝ]) estas vilaĝo en Rumanio sud-okcidente de Turda, apartenata al la komunumo Moldovenești, distrikto Cluj.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 815 loĝantojn (hungaroj, rumanoj). Ĝia unua mencio estas el 1357.
Historio redakti
Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda). Ĝi estis aligita al Moldovenești en 1956.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj personoj redakti
- János Ábrahám (Vălenii de Arieş, 17-a de januaro 1931 – Budapest, 22-a de majo 1996): publicisto, verkisto.
- Béla Bethlen, grafo (2-a de novembro 1888 – Cluj-Napoca, 16-a de novembro 1979): politikisto, memuaristo.
- György Borbély (2-a de septembro 1860 – Zalaegerszeg, 8-a de februaro 1930): instruisto, sportorgazinanto, publicisto.
- Sámuel Borbély (1824 – Torda, 1915): pedagogo, verkisto.
- Sándor Borbély (14-a de januaro 1866 – Vác, 9-a de decembro 1932): kuracpedagogo.
- Lajos Létay (23-a de januaro 1920 – Kluĵo, 26-a de septembro 2007): poeto, redaktoro.