Arauzo de Miel [araUzo deMJEL] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda.

Arauzo de Miel
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09451
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 276  (2023) [+]
Loĝdenso 5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 3° 23′ U (mapo)41.86-3.3877777777778Koordinatoj: 41° 52′ N, 3° 23′ U (mapo) [+]
Alto 1 019 m [+]
Areo 57 km² (5 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Arauzo de Miel (Provinco Burgoso)
Arauzo de Miel (Provinco Burgoso)
DEC
Arauzo de Miel
Arauzo de Miel
Situo de Arauzo de Miel
Arauzo de Miel (Hispanio)
Arauzo de Miel (Hispanio)
DEC
Arauzo de Miel
Arauzo de Miel
Situo de Arauzo de Miel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Arauzo de Miel [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio, formata de loĝlokoj Arauzo de Miel kaj Doña Santos, okupas totalan areon de 57,10 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 288 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 84 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj enhavas montarajn areojn de arbaroj de juniperoj kaj pinoj. Estas kelkaj riveroj, nome Aranzuelo, Bañuelos kaj Mayor. Ĉirkaŭ 61 % de ĝia municipa teritorio (3466,9 ha) estas en la Birdoprotekta Areo ZEPA Sabinares del Arlanza, kie estas gipoj (Gyps fulvus) kaj kadavrogrifoj (Neophron percnopterus).

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. La toponimo Arauzo estas tre dokumentita en la Mezepoko, sed kun tre diversaj literumoj: Arabuzo, Arauz, Arauzh, Araut, Arauso, Arauço, Harauz, Arabzo. Tiuj aludas al tri loĝlokoj similnomaj (Arauzo de Salce, Arauzo de Miel kaj Arauzo de Torre).

La esprimo Araúzo de Miel aperis kiel Arabuzo de Gomielle (1062) kaj kiel Arauz de Miel (1113) kaj Arauzh de Mel (1136). En la libro Becerro de Behetrías de Castilla de la 14-a jarcento oni inkluis la lokon en la Merindad de Santo Domingo de Silos kiel Araus de Miel. En la Censo de Vecindarios de la Corona de Castilla de 1591 oni nomis ĝin Arauço de Miel, en la partido de los Arauces, inkludite en la provinco Burgoso.

Historie ludis gravan rolon por la ekonomio la vagtransportistoj kaj la industrio de rezino (el fino de la 18-a jarcento).

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Eŭlalia kaj tri ermitejoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti