La Arbanasoj, ArbanserojArbocignoj estas subfamilio de Dendrocignenoj (Dendrocygninae) de la familio de anasoj, anseroj kaj cignoj nome de birdoj Anasedoj. Laŭ aliaj taksonomiaj alproksimoj, ili estas konsiderataj separata familio "Dendrocignedoj", aŭ tribo "Dendrocygnini" en la ansera subfamilio Anserenoj (ekz. Terres & NAS, 1991).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbanasoj
Nigraventra arbanaso, ”Dendrocygna autumnalis”
Nigraventra arbanaso, ”Dendrocygna autumnalis”
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Subfamilio: Dendrocignenoj Dendrocygninae
Genro: Dendrocygna
Genroj de subdivizioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi enhavas nur unu genron, nome Dendrocygna, kiu enhavas ok vivantajn speciojn, kaj estas unu konata ĝis nun nepriskribata subfosilio el Aitutaki, Kukinsuloj (Steadman, 2006). Tiuj specioj havas tutmondan distribuadon tra tropikoj kaj subtropikoj. Tiuj anasoj havas, kiel ties nomo implicas, distingajn fajfajn alvokojn.

La arbanasoj havas longajn krurojn kaj kolojn, kaj estas tre gregemaj, kaj flugas al kaj el noktaj ripozejoj en grandaj aroj. Ambaŭ seksoj havas saman plumaron, kaj ĉiuj havas falditan aspekton kaj nigrajn subflugilojn videblajn dumfluge.

Specioj redakti

Taksonomio redakti

Ties genra nomo devenas el terminoj de Antikva greka nome dendron "arbo", kaj kuknos (tra Latina cygnus) "cigno".[1]

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Henry George Liddell kaj Robert Scott. (1980) A Greek-English Lexicon (mallongigigta eldono). United Kingdom: Oxford University Press. ISBN 0-19-910207-4.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti