La Arbara bizono (Bison bison athabascae) estas aparta subspecio de la amerika bizono kies vivregiono iam ampleksis la plej grandan parton de la arbarregionoj de Alasko, Jukonio, okcidentaj Nordokcidentaj Teritorioj, nordorienta Brita Kolumbio, norda Alberto, kaj nordokcidenta Saskaĉevano.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara bizono

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Bovenoj Bovinae
Genro: Bizono Bison
Specio: B. bison
Subspecio: B. bison athabascae
Bison bison athabascae
(Linnaeus, 1758)
Konserva statuso

Konserva statuso: Malgranda risko
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Arbara bizono diferencas de la Preria bizono (Bison bison bison), la alia subspecio de la amerika bizono, diversmaniere. La arbara bizono estas pli peza - grandaj virbizonoj povas pezi pli ol 900 kilogramojn - kaj ĝi estas la plej granda terbesto de Nordameriko. La plej alta parto de la arbara bizono troviĝas multe antaŭ la antaŭaj kruroj, dum la plej alta parto de la preria bizono troviĝas tuj antaŭ la antaŭaj kruroj.

Ĉasado malaltigis la nombron de arbaraj bizonoj de 168.000 ĝis malpli ol 250 en la jaro 1900, sed la arbara bizono intertempe plimultiĝis tiel ke nun estas proksimume 9000 bizonoj, ĉefe danke al la konservadaj klopodoj de registaraj agentejoj de Kanado. En 1888 la Komitato pri la statuso de Endangeritaj Specioj en Kanado (angle: Committee on the Status of Endangered Wildlife in Canada (COSEWIC)) ŝanĝis la konservan statuson de la arbara bizono de "en danĝero" al "minacata".

Publikaj libere migrantaj gregoj en Alberto, Jukonio, kaj la Nordokcidentaj Teritorioj nun konsistigas la pli grandan parton de la plue vivantaj arbaraj bizonoj, kvankam ses malgrandaj publikaj kaj privataj gregoj de kaptitaj bizoj tenitaj por bredado (por konservado) konsistigas proksimume 10% de la tuta bizonaro (n≈900). Ĉi tiuj gregoj de kaptitaj bizonoj kaj du grandaj gregoj de libere migrantaj bizonoj en Jukono kaj la Nordokcidentaj Teritorioj, kiuj ĉiuj devenas de morfologie reprezentantaj bizonoj liberaj je malsano trovitaj en Nacia Parko de la Arbara Bizono, estas precipe gravaj por konservado kaj resanigado ĉar la grandaj libere migrantaj gregoj en kaj ĉirkaŭ Nacia Parko de la Arbara Bizono infektiĝis je bova brucelozo kaj tuberkulozo kiam la federacia registaro barĝe sendis 7000 preriajn bizonojn al Nacia Parko de la Arbara Bizono dum la 1920-aj jaroj. Ĉi tiu enkondukado de preriaj bizonoj al Nacia Parko de la Arbara Bizono rezultigis la hibrigidon de ĉiuj konataj arbaraj bizonoj (tio estas, ne plu estas "genetike puraj" arbaraj bizonoj). La du malsanoj ankoraŭ estas en la gregoj vivantaj en kaj proksime al Nacia Parko de la Arbara Bizono, kio prezentas gravan problemon por registaroj, diversaj indiĝenaj grupoj, kaj la bov-ranĉada industrio (kiu rapide sin trudas je la limoj de la parko). Strategioj kaj iniciatoj por regi la malsanojn komencis en la 1950-aj jaroj, sed ili ankoraŭ ne sukcesis malpliigi la disvastiĝon de la malsanoj spite granda monelspezado kaj enplektiĝo de la publiko.

Malgrandaj gregoj de arbaraj bizonoj ankaŭ troviĝas en privata tenejo apud Anchorage (n=15) kaj en "Plejstocena Parko" en Siberio (n=30), kiel ankaŭ en kelkaj zooj.

Eksteraj ligiloj redakti