Montobuteo

(Alidirektita el Arbara buteo)

La Montobuteo (Buteo oreophilus) estas afrika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Montobuteo
Montobuteo, en Etiopio
Montobuteo, en Etiopio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. oreophilus
Buteo oreophilus
(Hartert kaj Neumann, 1914)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi loĝas en montarbaroj de Orienta Afriko (nome Etiopio, Kenjo, Tanzanio, Ugando, Ruando, Burundio kaj pleja orienta DR Kongo) kaj arbaroj kaj eĉ plantejoj en Suda Afriko. Tiu lasta populacio esta foje konsiderata separata specio, nome la Arbara buteo (B. trizonatus).[1]

Ĝi estas 45–50 cm longa, tio estas pli malgranda ol la Stepbuteo kaj pli malhelbruna, kun malpli da ruĝeca supre.

Estas du agnoskataj subspecioj:[2]

  • Buteo oreophilus oreophilus
  • Buteo oreophilus trizonatus

Referencoj redakti

  1. Birds of Africa south of the Sahara, Ian Sinclair and Peter Ryan, 2003, Struik Publishers, ISBN 1-86872-857-9
  2. The Clements Checklist of Birds of the World, Version 6.5 (xls). Cornell University Press (2010). Alirita 12a Junio 2011.