La Arbara galinago (Gallinago nemoricola) estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbara galinago


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Skolopedoj Scolopacidae
Genro: Gallinago
Specio: G. nemoricola
Gallinago nemoricola
Hodgson, 1836
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi reproduktiĝaas ĉe Himalajoj en norda Barato, Nepalo, Butano kaj suda Ĉinio. Vintre ĝi ĉeestas pli malaltaj lokoj en Himalajoj kaj pli malofte ĝis norda Vjetnamio. Kaj nur kiel vagulo en centra kaj suda orienta Barato, Srilanko, Bangladeŝo, Birmo, norda Tajlando kaj Laoso. Ĝi reproduktiĝas en herbejoj de alta montaro de ĉirkaŭ 3,000 metroj, kaj moviĝas al pli malaltaj lokoj vintre.

Tiu estas malhela galinago 28–32 cm longa, kum mallonga beko pli larĝa ĉebaze. Ĝi havas mallongajn grizverdajn krurojn. La korpo estas tre bruna supre -kun du palflavaj makullinioj dorse- kaj hela sube, sed tute striita ne nur flanke kaj bruste, kiel aliaj galinagoj, sed ankaŭ ventre. Ĝi havas malhelan strion tra la okulo inter du larĝaj helaj partoj kaj supre alian malhelan. La flugiloj estas larĝaj; la mallonga vosto montras iom da ruĝeco. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj junuloj diferencas nur pro plumaraj detaloj.

Tiu specio estas klasita kiel minacata specio pro ties loĝantaro de malpli ol 10,000 birdoj. Plej danĝeraj minacoj estas perdo de medio por terkulturado kaj ĉasado.

Referencoj redakti