Arbargastejo Schöffenhaus

La Arbargastejo Schöffenhaus (germane: Waldgasthof Schöffenhaus) estas historia gastejo en la Turingia Arbaro (Germanujo) inter Ilmenau, Ilmenau-Manebach kaj Elgersburg.

Schöffenhaus en 2022

Situo redakti

 
Vido kiam oni venis el Ilmenau-Roda

Schöffenhaus troviĝas je alteco de 682 metroj en la areo Steingrund en valo inter la 700,9 metrojn alta monto Großer Spiegelsberg eoste kaj la 769 metrojn alta monto Heidelberg okcidente. La travale suden kondukanta pado finiĝas post ĉ. 1,26 kilometroj en Manebach.

Historio redakti

Kuŝas la bieno ĉe historia komerca vojo kondukanta tra la Turingia Arbaro disde nordo al sudo. En 1746 okazis sur la apuda herbaro Schöffenwiese (laŭvorte: herbejo por la ĵurianoj). Fondis la gastejon Alexander Hermann Sigmund Wörmer, filo de komercisto hamburga kiu estis veninta en 1896 al Elgersburg transprenonta porcelanaĵfabrikon. Post malsukceso komerca li aĉetis la Herbejon de la ĵurianoj kaj starigis unue kabanon kiel trinkejon/knajpon. Ĝi estiĝis en la tago de la solstico 1907 vera gastejo kaj eĉ pensiono. Kune kun edzino sia li sukcese gastej-estradis tie.[1]

 
La malnova strato inter Elgersburg kaj Ilmenau apud Schöffenhaus, fone videblas Kickelhahn; estante tro dekliva la strato anstataŭigitis per Salzmann-strato.

Poste li akiris plusan grundon kaj konstruis post la Unua mondmilito sur Heidelberg-monto apuda la ĉefan gastejon Deutsche Hütte kun belvida turo. Koncesion gastronomian plenan li ricevis en 1922 sed bedaŭrinde la domo brulkonsumiĝis en la 5.4.1923. Post starigo de pli malgranda domo daŭris la veno de gastoj; post la Dua mondmilito ĝi devis malkonstruiĝi pro damaĝoj milite ricevitaj.

Wörmer nomis sian posedaĵon Monta kuracejo Wörmersche Schöffenwiesenbesitzungen antaŭenpuŝante - tiam nekutime - gastronomion kun specialaj travivaĵoj; la gastoj ekz. rajtis uzi la apudajn sledejon kaj sunbanejon. Tenadis la gastejon privatuloj ĝis la 1950-aj jaroj. En 1956 transprenis la tuton anoj de la fervojriparejo RAW en Cottbus kiel feriadobjekton. La nunan formon ricevis Schöffenhaus en 1993. En 2001 ĝi venis en la manojn de privatulo kaj ree estas gastronomia kaj feriuma centro.

Graveco redakti

  • Trans la limoj de Turingio famiĝis Schöffenhaus en la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj, kiam la humura verkisto Kurt Kluge publikigis la romanon Der Herr Kortüm pri la famekonata estro de tiu ĉi gastejo (s-ro Wollener) kaj de ties entreprenoj.[2] La nomo de la arbargastejo enromane estas Schottenhaus.[3]
  • Kvankam la lokalo ankoraŭ ne ekzistis dum la vivtempi de Johann Wolfgang von Goethe, Schöffenhaus estas hodiaŭ la kvara stacio de la aventurmigradopado Goethewanderweg Ilmenau–Stützerbach.
  • En la 20.5.2015 la arbargastejo honoritis kiel partnero de la biosfera rezervejo "Vessertal-Thüringer Wald".[4]

Literaturo redakti

  • 100 Jahre Schöffenhaus, eldonite fare de Fremdenverkehrs- und dem Heimatgeschichtlichen Verein Manebach e.V.

Ekstera ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. historio gasteja legeblanta sur la hejmpaĝo gasteja
  2. Prie ĉe la Kluge-biografio ĉe NDB
  3. Kp. la kvaran ĉapitron legeblan tie ĉi interrete.
  4. Anonco ĉe la paĝaro de la urba administrejo de Ilmenau. Arkivita el la originalo je 2019-12-09. Alirita 2019-12-09.
50.6896410.86324682