Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno

La arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno estas tersupraĵa ekoregiono el la okcident-nordamerika ekoprovinco de la nearktisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al mezvarmaj koniferarbaroj de Brita Kolumbio. Botanike tiuj arbaroj situas en la Rokmontara Flaŭra Regiono.

Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno
ekoregiono
Mezvarmaj koniferarbaroj • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoKanado
ProvincoBrita Kolumbio

RiveroFrejzero
Koordinatoj54° 0′ 0″ N, 126° 0′ 0″ U (mapo)54-126Koordinatoj: 54° 0′ 0″ N, 126° 0′ 0″ U (mapo) [+]

Areo137 100 km² (13 710 000 ha)

Birdospecioj172
Mamulspecioj61

Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno (Tero)
Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno (Tero)
Situo de la ekoregiono.
vdr
Tutmonda disvastiĝo de la mezvarmaj koniferarbaroj.

Priskribo redakti

La ekoregiono ampleksas la mezajn partojn de la akvokolekta areo de la rivero Frejzero kaj situas en la norda parto de la Landinterna Altebenaĵo de Brita Kolumbio. La WWF-ekoregiono kongruas kun du ekoregionoj laŭ la tipologio de la Kanada Media Agentejo : la Frejzer-Altebenaĵo kaj la Frejzer-Baseno. Plimulto de Frejzer-Altebenaĵo havas vulkanan bazon kun kruta deklivaro laŭlonge de riveroj kaj riveretoj kaj preskaŭ ebenaj supraĵoj. Fiziografie, la Frejzera Baseno estas sekcio de la pli vasta Nord-Altebenaĵa provinco, kiu siavice estas parto de la pli vasta fiziografia divisio de la Intermontaraj Altebenaĵoj.

Flaŭro redakti

 
Ĉielarka Montaro vidita ekde Ĉilkotin-Altebenaĵo.

La vegetaĵaro de tiu ekoregiono estas transira ekde la marbordaj arbaroj okcidente ĝis la pli sekaj landinternaj arbaroj oriente. La subalt-montara zono estas karakterizita de tordopino (Pinus contorta), Engelman-piceo (Picea engelmannii) kaj rokmontara abio (Abies lasiocarpa). Montarbaroj entenas tordan pinon, ŝajntremolan poplon (Populus tremuloides), glaŭkan piceon (Picea glauca) kaj Menzies-pseŭdocugon (Pseudocugo menziesii). Herbejoj troviĝas en la valofundoj laŭlonge de la riveroj Frejzero kaj Ĉilkotin. Alt-montara tundra vegetaĵaro ankaŭ ĉeestas je la plej altaj altitudoj. Fajro verŝajne estas la plej grava perturba reĝimo.

Faŭno redakti

La ekoregiono gastigas 172 birdospeciojn kaj 61 mamulspeciojn [1].

Karakteriza bestiaro inkluzivas boacon (Rangifer tarandus), kojoton (Canis latrans), alkon (Alces alces), kanadan ŝafon (Ovis canadensis), nigravostan cervon (Odocoileus hemionus), grizan lupon (Canis lupus), amerikan nigran urson, ondatron ( Ondatra zibethica ), kanadan linkon (Lynx canadensis), kanadan gruon (Grus canadensis), bluan lagopon (Dendragapus obscurus), kanadan lagopon (D. canadensis), Bonasa umbellus kaj Tympanuchus phasianellus (fazanedoj).

Referencoj redakti

  1. angle Hoekstra, J. M.. (2010) The Atlas of Global Conservation: Changes, Challenges, and Opportunities to Make a Difference. University of California Press. ISBN 978-0520262560. Arkivigite je 2012-12-05 per Archive.today Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-12-05. Alirita 2011-02-05.

Vidu ankaŭ redakti


Nearktisaj mezvarmaj koniferarbaroj
NA0501 Rok-montaraj arbaroj de Alberto   Kanado
NA0503 Arizonaj montarbaroj   Usono
NA0506 Brit-kolumbiaj kontinent-marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0507 Kaskad-montaraj leaj arbaroj   Kanado,   Usono
NA0508 Arbaroj de centra kaj suda Kaskada Montaro   Usono
NA0511 Koloradiaj rokmontaraj arbaroj   Usono
NA0513 Floridaj sablopinaroj   Usono
NA0514 Arbaroj de Frejzer-Altebenaĵo kaj Frejzer-Baseno   Kanado
NA0515 Grand-basenaj montarbaroj   Usono
NA0518 Arbaroj de norda-centra Rokmontaro   Kanado,   Usono
NA0519 Nord-kaliforniaj marbordaj arbaroj   Usono
NA0520 Nord-pacifikaj marbordaj arbaroj   Kanado,   Usono (Alasko)
NA0525 Arkipelago Reĝino Karloto   Kanado
NA0527 Arbaroj de Sierra Nevada   Usono
NA0529 Sudorient-usonaj koniferaroj   Usono

Eksteraj ligiloj redakti