Arboldswil
Arboldswil | |
---|---|
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Waldenburg |
Koordinatoj | 47° 25′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.71667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 7° 43′ 0″ O / 47.41667 °N, 7.71667 °O (mapo) |
Nombro de enloĝantoj | 523 |
Areo | 3,48 km² |
Alteco | 630 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4424 |
Komunumkodo | 2881 |
Pri la komunumoRedakti
Arboldswil estas komunumo en la distrikto Waldenburg en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 523 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
GeografioRedakti
Arboldswil situas sur altebenaĵo inter la valoj de Waldenburg kaj de Reigoldswil. Dum bela vetero oni ek de la vilaĝo havas mirindan belvidon al Ĵuraso kaj ĝis Nigra Arbaro.
Najbaraj komunumojRedakti
La komunumo Arboldswil limas al Bubendorf, Niederdorf, Reigoldswil, Titterten kaj Ziefen.
TrafikoRedakti
Arboldswil situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita per la regionaj buslinioj 70 kaj 71 kun Liestal respektive kun Reigoldswil.
HistorioRedakti
La unua dokumenta mendio de Arboldswil datiĝas el la jaro 1226 kiel Arboldswilre.
En la bronzepoko en Castelen ekzistis fortikita setlejo. Norde de ĝi oni tovis restaĵojn el la romia epoko. Dum mezepoko Arboldswil apartenis al la Baronejo Waldenburg kaj krome la Monaĥejo Schöntal tiel posedis bienojn. En la jaro 1366 la vilaĝo fariĝis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo kaj en la jaro 1400 kune kun la voktejo Waldenburg de la urbo Bazelo. En la jaro 1833 la komunumo fariĝis parto de la nova Kantono Bazelo Kampara.