Malfermi la ĉefan menuon
Leopardoj bone grimpas kaj povas superporti siajn ĉasaĵojn en arbojn, kie ili neatingeblas de kadavromanĝantoj kaj aliaj predantoj.

Arboloĝanto, aŭ Arborikolo kiel neologismo, estas besto kiu loĝas ĉe arboj plej ofte.

Arbomoviĝoarbomoviĝemo estas la movkapablo de bestoj ĉe arboj. En vivejoj en kiuj arboj troviĝas, bestoj evoluis moviĝemon en ili. Kelkaj bestoj nur foje grimpas arbojn, dum aliaj estas ekskluzive arbarmoviĝemaj. Tiuj vivejoj prezentas multajn mekanikajn defiojn al bestoj moviĝantaj interne de ili, kiu kaŭzas gamon da sekvoj anatomiaj, kutimaraj kaj ekologiaj, same kiel variojn ĉie en malsamaj specioj.[1] Krome, multaj el tiuj samaj principoj povas apliki al grimpado sen arboj, kiel ekzemple, rokstakoj aŭ montoj.

La plej frue konata tetrapodo kun specialiĝaj adaptaĵoj por surgrimpi arbojn estis suminio, sinapsido de la malfrua Permio, antaŭ proksimume 260 milionoj da jaroj.[2]

Kelkaj senvertebruloj havas ekskluzive surarbajn vivejon, ekzemple, la arbhelikoj. Kelkaj vertebruloj havas ĉefe surarbajn vivejon, ekzemple, la arboranoj.

BiomekanikoRedakti

La mekanikaj defioj de arbaraj vivejoj solviĝis laŭ diversspecaj manieroj. La defioj inkludas moviĝi sur mallarĝajn branĉojn, moviĝi laŭ inklinoj, ekvilibriĝi, transiri interspacojn, kaj trakti obstrukciojn.[1]

DiametroRedakti

Iri laŭ mallarĝa surfaco prezentas specialajn malfacilaĵojn al bestoj. Dum surtera movado, la loko de la masocentro povas elsvingiĝi de flanko ĝis flanko, sed dum arbara moviĝo, la masocentro pretermovas la randon de la branĉo, do la besto emas ŝanceliĝi aŭ eĉ renversiĝi. Plie, la bezono alkroĉi la mallarĝan branĉon grave limigas la piedallokigon kaj la gamon da movadoj kaj pozoj kiun la besto povas uzi.

InklinoRedakti

En arbaraj vivejoj, branĉoj ofte kreskas laŭ angulo, inkluzive de vertikala, al gravito-direkto — kiu kreas specialajn problemojn. Dum la besto moviĝas laŭ branĉo kiu kondukas supren, ĝi devas kontraŭbatali la forton de gravito por levi la korpon, kiu malfaciligas ĝian moviĝon. Inverse, dum la besto descendas, ĝi devas ankaŭ kontraŭbatali graviton por kontroli sian devenon kaj malhelpi fali. Deveno povas esti precipe problema por multaj bestoj, kaj tre arbarmoviĝemaj specioj ofte havas specialiĝajn metodojn por kontroli sian devenon.

 
Gibonoj estas plentaŭgaj braksvingemuloj, ĉar iliaj longformaj membroj ebligas ilin facile svingiĝi kaj ekteni branĉojn.

EkvilibroRedakti

Pro la alteco de multaj branĉoj kaj la eble katastrofaj konsekvencoj de falo, ekvilibro gravegas al arbarmoviĝemaj bestoj. Sur horizontalaj kaj milde deklivaj branĉoj, la ĉefa problemo estas ŝanceliĝi al la flanko pro la mallarĝa subtena bazo. Ju pli mallarĝa la branĉo, des plia la malfacileco en ekvilibrado. Sur krutaj kaj vertikalaj branĉoj, renversiĝo iĝas malpli verŝajna, kaj impetado malantaŭen aŭ deglitado malsupren iĝas la plej verŝajna fiasko.[1] En tiu kazo, grand-diametraj branĉoj prezentas pli grandan defion, ĉar la besto ne povas loki siajn antaŭmembrojn pli proksime al la branĉo-centro ol siaj postaj gamboj.

Transiraj interspacojRedakti

Branĉoj ne kontinuas, kaj ĉiu arbarmoviĝemulo devas moviĝi inter interspacoj en la branĉoj, aŭ eĉ inter arboj. Atingiĝante aŭ saltiĝante trans la interspacoj, la besto povas plenumi tiun celon.

ObstrukcojRedakti

Arbaraj vivejoj ofte enhavas multajn obstrukcojn, kaj en la formo de branĉoj elirantaj el tiu, sur kiu la besto moviĝas, kaj de aliaj branĉoj kumpuŝiĝantaj en la spaco, tra kiu ĝi devas moviĝi. Tiuj obstrukcoj aŭ malhelpas moviĝon aŭ utiliĝas kiel kromaj kroĉopunktoj. Kvankam obstrukcoj tendencas malhelpi membrajn bestojn,[3][4] ili helpas serpentojn per provizo de ankropunktoj.[5][6][7]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Matt CARTMILL (1985). "Climbing" (Grimpado), en Functional Vertebrate Morphology, redaktoroj M. HILDEBRAND, D. M. BRAMBLE, K. F. LIEM, kaj D. B. WAKE, paĝoj 73–88. Cambridge: Belknap Press. ISBN|9780674327757.
  2. Jörg FRÖBISCH kaj Robert R. REISZ (2009). "The Late Permian herbivore Suminia and the early evolution of arboreality in terrestrial vertebrate ecosystems" (La malfrua permia plantomanĝanta Suminio kaj la frua evoluo de arbareco en teraj vertebruloj ekosistemoj), en Proceedings of the Royal Society, Biological Sciences, 29-a de julio 2009, volumo 276, numero 1673, paĝoj 3611-3618 COI:10.1098/rspb.2009.0911 Alirita la 10-an de decembro 2013.
  3. Zachary M. JONES kaj Bruce C. JAYNE (2012). "Perch diameter and branching patterns have interactive effects on the locomotion and path choice of anole lizards" (Alkroĉiĝejaj diametroj kaj disbranĉiĝaĵoj interaktive influas la moviĝon kaj padelekton de anollacertoj) en Journal of Experimental Biology volumo 215, numero 12; paĝoj 2096-2107. COI:10.1098/rspb.2009.0911 Alirita la 10-an de decembro 2013
  4. Sara E. HYAMS, Bruce C. JAYNE, kaj Guy N. CAMERON (2012), Arboreal habitat structure affects locomotor speed and perch choice of white-footed mice (Peromyscus leucopus) (Arbara vivejostrukturo influas moviĝulo-rapidon kaj alkroĉiĝejo-elekton de blankpiedaj musoj (peromiskoj), bedaŭrinde, malantaŭ Pagmuro), Journal of Experimental Zoology, volumo 317, numero 9; paĝoj 540-551 COI:10.1002/jez.1746 Kontrolita la 15-an de aŭgusto 2013
  5. Henry C. ASTLEY kaj Bruce C. JAYNE (2009), Arboreal habitat structure affects the performance and modes of locomotion of corn snakes (Elaphe guttata) (Arbara vivejostrukturo influas la efektivigo kaj la moviĝado-modaloj de maizoserpentoj (Panterofiso gutata), bedaŭrinde, malantaŭ Pagmuro), Journal of Experimental Zoology, volumo 311A, numero 3; paĝoj 207-216 COI:10.1002/jez.521 Kontrolita la 15-an de aŭgusto 2013
  6. Bruce C. JAYNE kaj Michael P. HERRMANN (2011). "Perch size and structure have species-dependent effects on the arboreal locomotion of rat snakes and boa constrictors." (Alkroĉiĝeja grandeco kaj strukturo specidepende influas la arbarmoviĝemon de ratserpentoj kaj konstriktoroj) en Journal of Experimental Biology volumo 214, numero 13; paĝoj 2189-2201. COI:10.1242/jeb.055293 Alirita la 11-an de decembro 2013
  7. Rachel H. MANSFIELD kaj Bruce C. JAYNE (2011). "Arboreal habitat structure affects route choice by rat snakes" (Arbara vivejostrukturo influas vojo-elekton de ratserpentoj) en Journal of Comparative Physiology, Springer, volumo 197, numero 1 (januaro 2011); paĝoj 119-129. COI:10.1007/s00359-010-0593-6 Kontrolita la 11-an de decembro 2013.