Arcaicam Esperantom
Arcaicam Esperantom, aŭ "Arĥaika Esperanto", estas fikcilingvo, planita dialekto de Esperanto kreita de Manuel Halvelik (kaŝonomo de Kamiel Vanhulle) kun la celo redoni la etoson de arĥaika lingvo. Li ankaŭ kreis Popido-n (POPola IDiomo) kaj Gavaro-n (slango), do entute tri sociolektojn. Ĉar la dialekto enhavas gramatikajn kazojn kiel la dativon kaj genitivon, oni povas pli facile kaj rekte traduki frazpartojn el lingvoj kiel la Latina. Halvelik verkis libron pri sia dialekto en 1969 (Arcaicam Esperantom, Eldonejo-librejo Sonorilo, 1969).
Arcaicam Esperantom | |
Denaskaj parolantoj | verŝajne neniu |
Fremdlingvo / dua lingvo por | nekonata sed verŝajne ege malmulte |
Skribo | latina kun kelkaj aldonoj |
Lingvistika klasifiko | |
---|---|
Planlingvo | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | nenie |
Reguligita de | neniu |
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Arcaicam Esperantom |
Franca nomo | Arcaicam Esperantom |
Specimeno | |
Nasquizziims cheyuy liberay. Hawaims cheyuy nosayn Pensoyn ed Ideoyn proprayn. Ondewas nosin cheyuyn samœ tractir.
| |
Pro la mallonga historio de Esperanto, esperantaj verkistoj havas malmultajn rimedojn por nuanci praan lingvouzon: ili apenaŭ povas uzi eksmodajn esprimmanierojn aŭ kion oni konas pri Pra-Esperanto. Halvelik decidis plani lingvon, kiu aperas kvazaŭ praformo de nuna Esperanto.
La aŭtoro decidis ne tro tuŝi la vortaron kaj la gramatikon. Tial plejparto el la ŝanĝoj rilatas al finaĵoj, vortetoj kaj tabelvortoj. Plie, li aldonis du kazojn (dativo kaj genitivo) ĉar la evoluo de kazo al kombinaĵo "prepozicio + nominativo" ekzistas en pluraj hind-eŭropaj lingvoj, ĉefe latinidaj.[1]
Diferencoj inter Esperanto kaj Arcaicam EsperantomRedakti
LiterumadoRedakti
Nuna Arcaicam Ekzemplo c tz stziar ĉ ch achetir f ph Apherom g gu antaŭ e kaj i aguir, Domegom ĝ gh Ghardenom ĥ qh Qhaosom j y Yaroy ĵ zh Zhoquerom k c, sed qu antaŭ e, i Zhoquerom, Castelom ŝ sh Shipom ŭ ù (sed legu sube pri aŭ-vortoj) Haùtom v w, sed ù post k Wagonarom, cùar
LiterokombinaĵojRedakti
Nuna Arcaicam Ekzemplo aŭ aù Aùtunom eŭ eù Eùropom dz zz (nur en -izz k prezz) nomizzir [2] ks x Textom kv cù Acùom
La tri lastaj kombinaĵoj eblas nur ene de radiko. Kunmetado ne efiku je la skribmaniero.
Nova litero:
Litero Œ (œ minuskle) enkondukiĝas. Oni prononcas ĝin kiel la danan ø-on, la germanan ö-on aŭ la francan eu-on (de bleu).
Diferencoj rilate al la 16 Fundamentaj regulojRedakti
1-a reguloRedakti
Difinita artikolo ne ekzistas. Sed oni povas uzi ityu ("tiu") anstataŭe. Nedifinita artikolo estas unn ("unu", kiu rolas pli malpli kiel "iu" en moderna Esperanto).
2-a reguloRedakti
Substantivoj finiĝas:
- nominative per om singulare kaj oy plurale (Chewalom, Chewaloy)
- akuzative per on singulare kaj oyn plurale (Chewalon, Chewaloyn)
- dative per od singulare kaj oyd plurale (Chewalod, Chewaloyd) - Dativo respondas al "al + nominativo" en Esperanto
- genitive per es singulare kaj eys plurale (Chewales, Chewaleys) - Genitivo respondas al "de + nominativo" en Esperanto, sed nur kiam "de" montras posed-rilaton.
- Substantivo estas ĉiam skribita majuskle je ĉia ajn kazo.
3-a reguloRedakti
Adjektivoj finiĝas per "a" kaj dekliniĝas kiel substantivoj (am, ay, an, ayn, ad, ayd, es, eys). La komparativo estas farata per la vorto plid, la superlativo per pluy.
4-a reguloRedakti
La numeraloj estas unn, dux, trid, cùar, cùin, sis (aŭ ses) [3], sep, oc, naù, dec, tzent, mill, milyon. Oni kunmetas nombrojn kiel en Esperanto.
5-a reguloRedakti
Pronomoj estas jenaj:
Pronomo je Esperanto | Nominativo | Akuzativo | Dativo | Genitivo | Adjektivo |
---|---|---|---|---|---|
mi | mihi | mihin | mihid | mihes | miham |
ci | tu | tuin | tuid | tues | tuam |
li | lùi | lùin | lùid | lùies | lùiam |
ŝi | eshi | eshin | eshid | eshies | eshiam |
gi (Seksneŭtrala homa triapersona pronomo por dioj kaj anĝeloj) | egui | eguin | eguid | eguies | eguiam |
ĝi | eghi | eghin | eghid | eghies | eghiam |
ni | nos | nosin | nosid | noses | nosam |
vi | wos | wosin | wosid | woses | wosam |
ili | ilùi | ilùin | ilùid | ilùies | ilùiam |
si | sihi | sihin | sihid | sihes | siham |
Oni ĝenerale fariĝas prefikso: onestat (oni estas), onmanghat (oni manĝas).
6-a reguloRedakti
La verbaj finaĵoj estas jenaj:
IS-tempo | AS-tempo | OS-tempo | US-modo | U-modo | Ekzemplo | Traduko |
---|---|---|---|---|---|---|
-ims | -ams | -oms | -ums | -u | (mihi) estams | mi estas |
-is | -as | -os | -us | -u | (tu) manghos | ci manĝos |
-it | -at | -ot | -ut | -u | eshi pharu | ŝi faru |
-iims | -aims | -oims | -uims | -uy | (nos) stziiims | ni sciis |
-iis | -ais | -ois | -uis | -uy | (wos) scribuis | vi skribus |
-iit | -ait | -oit | -uit | -uy | ilùi hawuy | ili havu |
- Infinitivo: -ir anstataŭ "-i" (pharir), krom se la lasta radika vokalo estas "e" aŭ "i"; tiukaze la infinitivo finiĝas per -ar (criar, obear).
- Participaj finaĵoj estas senŝanĝaj kaj kunmeteblas kiel en Esperanto.
7-a reguloRedakti
La adverboj finiĝas per "œ" (elparole [ø]) anstataŭ "e".
8-a reguloRedakti
Ĉiuj prepozicioj per si mem postulas la nominativon, krom del ("de" aŭ "da") post kiu oni povas aldoni genitivon kaj grez ("dank' al", °graŭ°) kaj malgrez ("malgraŭ") post kiuj oni devas aldoni dativon.
9-a reguloRedakti
"Ĉiu vorto estas legata, kiel ĝi estas skribita." Ne plu validas pro la literkombinaĵoj (kaj ĉefe pro "gu")
10-a reguloRedakti
La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta silabo, senŝanĝe.
11-a reguloRedakti
Kunmetitajn vortojn oni formas kiel kutime jen sen kunliga vokalo, jen per streketo, jen per kunliga vokalo "o" (sed ne "om").
12-a reguloRedakti
Ĉe alia nea vorto la nea vorto ned(œ) estas forlasata, senŝanĝe.
13-a reguloRedakti
Por montri direkton, la vortoj ricevas la finiĝon de la dativo.
Senŝanĝaj regulojRedakti
14, 15, 16
Aliaj gramatikaj malsamojRedakti
- Ĉar la verbaj finaĵoj estas sufiĉe malsamaj, estas konsilinde (laŭ la aŭtoro mem) faligi la pronomon.
- Tabelvortoj iĝas jenaj (Esperanto en kursiva kiam estas malsame) :
Tavelvortoj -om -o
-u -am -a
-œ -e
-al -el -ahem -am
-ohem -om
-es cuy- ki- cuyom cuyu cuyam cuyœ cuyal cuyel cuyahem cuyohem cuyes ity- ti- ityom ityu ityam ityœ ityal ityel ityahem ityohem ityes hey- i- heyom heyu heyam heyœ heyal heyel heyahem heyohem heyes nemy- neni- nemyom nemyu nemyam nemyœ nemyal nemyel nemyahem nemyohem nemyes chey- ĉi- cheyom cheyu cheyam cheyœ cheyal cheyel cheyahem cheyohem cheyes altri- (plenrajta; funkcias kiel la neoficiala Esperanta ali-) altriom altriu altriam altriœ altrial altriel altriahem altriohem altries
- Ili ne prenas majusklon ĉe substantiva uzo.
- Ekzemple: ityu Wirom (tiu viro); cheyes Proprazhom (ĉies propraĵo); cuyuyn Waroyn wendas? (kiujn varojn ci vendas?)
- La partikulo "ĉi" iĝas prefikso is- (ĉi tiu = isityu) dum "ajn" iĝas sufikso -die.
- Oni rajtas forigi "ĉu" se la paroltono sufiĉas.
- Pro la multobligo de la kazoj, eblas ankoraŭ pli multe inversi la frazpartojn ol en Esperanto.
- Oni kiel eble plej ofte evitu mal-vortojn kiam ekzistas samsignifa neologismo (mawam prefere al malbonam).
- Escepte ĉe konfuzo, eliziado (kaj kelkfoje kunligado) povas okazi iel ajn
- Ekzemple: "ad" + "wos" = adwos (al vi); "nosam" + "Oculoy" = nos'Oculoy (niaj okuloj)
- Fremdaj nomoj ne deklinacieblas. Tial estis enkondukata nova prepozicio no, kiu ricevas la koncernan sufikson anstataŭe. Ekzistas pli malpli sama sed nedeklinaciebla prepozicio "na" en Esperanto (reformpropono).
- Ekzemple: Yamen spektiims non "Trid Musquedistoy" (ni jam spektis °na° la "Tri Muskedistoj").[4] no ricevas akuzativon (-n) anstataŭ la filmtitolo.
no same povas ricevi dativon (-d) kaj/aŭ pluralon (-y) kaj ankaŭ genitivon (ne estas klare, ĉu no fariĝas nes aŭ noes, sed verŝajne ĝi fariĝas nes perdante -o kiel substantivoj).
- La 9 jenaj sufiksoj estas modifitaj:
Esperanto | Arcaicam Esperantom |
---|---|
aĉ | acch |
ad | ir (infinitiva sufikso) |
ĉj | cch |
ebl | ibil |
ec | esc |
end | emd |
iĝ | izz |
in | inn |
ind | imd |
La prefikso "eks" skribiĝas ex kiel la prepozicio ex '"el").
- Plejparto el la aŭ-vortoj fariĝas ez-vortoj (vidi sube)
Aliaj vortaj ŝanĝojRedakti
VortetojRedakti
- adiaŭ: adiez
- al: ad(i)
- almenaŭ: almenez
- ambaŭ: ambez
- ankaŭ: anquez
- ankoraŭ: ancorez
- anstataŭ: anstatez
- antaŭ (loko): antez
- antaŭ (tempo): prezz
- apenaŭ: apenez
- aŭ: aù(die)
- baldaŭ: baldez
- ĉe: chez
- ĉirkaŭ: chirquez
- ĉu: chu(des) - ĉu vere?: werœ? - ĉu ne?: phalsœ?
- da: del (1)
- dank' al: grez (aŭ dancu)
- de: del (2)
- des: deste
- do: des (aŭ -die)
- dum: dum(quez)
- eĉ: eche
- ekde: ab(u)
- ekster: extrum
- el: ex (kiel la prefikso "eks")
- en: in
- ĝis: ghisquez
- hieraŭ: hierez
- hodiaŭ: hodiez
- ja: yad
- jam: yamen
- je: iyed
- jen: yemen
- jes: ayest
- ju: yud
- ĵus: zhused
- kaj: ed
- kontraŭ: contrez
- kun: cum
- kvankam: cùanquez
- kvazaŭ: cùazes
- laŭ: selez
- malantaŭ (loko): postez
- malantaŭ (tempo): post
- malgraŭ: malgrez
- mem: memes
- morgaŭ: morguez
- ne: ned(œ)
- nepre: nepred
- plej: pluy
- pli: plid
- plu: plud
- po: pod
- post (loko): postez
- post (tempo): post
- preskaŭ: presquez
- preter: predor
- pri: prid
- pro: pru
- sen: sonz
- sub: sobez
- supre: suprez
- sur: sobrez
- tre: trez
Aliaj vortojRedakti
- Fraŭlo: Scùirom
- Fraŭlino: Damselom
- iri: irrir (por ne konfuzi kun la sufikso-finaĵo ir)
- ktp: etc.
- Senjoro: Sinyorom
- Sinjoro: Mesirom
- Sinjorino: Damom
- t.e. (tio estas): ite.
Ĉiu alia vorto el PIV estas senŝanga, krom la nemalhaveblaj ortografiaj ŝanĝoj.
SkribstiloRedakti
Laŭ la aŭtoro, estas konsilinde skribi gotike. Karaktraro Old London taŭgas por tiu uzo.
Tamen aliaj karaktraroj malnovaspektaj ankaŭ taŭgas.
SpecimenojRedakti
- (Mihi) ityon bonœ comprenams.
- Tempom phughat. -- Ovidio
- Amom cheyon wencat. --Vergilio
- Ityel pasat Mondes Glorom. -- Thomas Van Kempen
- Ritmom estat in Tempom cuyom estat Simetrom in Spatzom. -- Cicerono
- Wenims, widims, wenquims. -- Julio Cezaro
- Tiu traduko ne plene respektas la ritmon sed nur celas montri specimenon de Arcaicam Esperantom
- In Mondod wenit nowam Sentom,
- Tra Mondom irrat phortam Wocom;
- Per Phlugiloy phatziles Wentes
- Nun del Loques phlugu eghi Locod.
- Ned Glawod Sangon soiphantad
- Eghi Homan tirat Phamilion:
- Adi Mondom eternœ militantam,
- Eghi promesat sanctan Harmonion.
- Sobez Esperes sanctam Signom
- Colectizzait patzay Batalantoy,
- Ed rapidœ crescat ityu Apherom
- Per Laborom Esperanteys.
- Phortœ starait Muroy Yarmilleys
- Inter Popoloy diwiditay;
- Sed dissaltoit obstinay Baroy,
- Per sanctam Amom disbatitay.
- Sobrez neùtralam lingwam Phundamentom,
- Intercomprenizzantœ, (ne eblas traduki "unu la alian" per unn altriun ĉar mankas difinita artikolo)
- Popoloy pharoit in Consentom
- Unn grandan Rondon phamilian.
- Nosam diliguentam Colegarom
- In Laborom patzam ned latzizzot,
- Ghis Homares belam Songhom
- Por eternam Benom ephectiwizzot.
- Patrom nosam, cuyu estas in Chielom,
- Estu sanctiguitam Tuam Nomom.
- Wenu Tuam Regnom,
- Plenumizzu Tuam Wolom,
- Cuyel in Chielom, ityel anquez sobrez Terom.
- Nosid donu hodiez Panon nosan cheyutagan,
- Ed nosid pardonu nosayn Pecoyn,
- Cuyel anquez nos ityuyd cuyuy contrez nos pecait pardonaims.
- Ed nosin ned conducu in Tentod,
- Sed nosin liberigu ex Mawom.
- Amen.
- Sed haltu: cuyam Lumom ityun Phenestron
- Traradiat? Yemen orientom,
- Ed Yulieta memes Sunom estat!
- Lewizzu, belam Sunom, ed mortigu
- Enwian Lunon, cuyu tristœ palat,
- Char tu, Serwantom eshiam, yamen
- Plid belam ol eshi memes estas. Ned estu plud
- Eshiam Serwantom, se eshi tuin enwiat:
- Eshiam westalam Robom werdam
- Ed malsanetzam estat, ed solœ Pholuloy
- Wolontœ eghin portait. Eghin phorjetu.
- Yemen Damom miham; ho, yemen Amom miham!
- Se solœ ityon eshi stziut!
Vidu ankaŭRedakti
- Popido, alia esperantido de Halvelik: dialekto "popola" de Ido
- Gavaro, por efekti kvazaŭ slango
- Ido
- Kálmán Kalocsay verkis teksteton en "mezepoka Esperanto"
- Wouter Pilger publikigis "La komikaj bubaĵoj de Tyl Eulenspiegel", ankaŭ en mezepoka Esperanto
BibliografioRedakti
- HALVELIK, Manuel · Arkaika Esperanto: Arcaicam Esperantom. - Bruĝo : Sonorilo, 1969. - 122 paĝoj .
- HALVELIK, Manuel · Arkaika Esperanto: La verda pralingvo; aldono al Fundamenta Esperanto - Versio de 2010 - 258 paĝoj. 9 MB.
ReferencojRedakti
- ↑ Manuel Halvelik klarigis la "latinidecon" de la lingvo por tio, ke Kalocsay jam provis antaŭe en Lingvo Stilo Formo krei praesperanton (Sperantu)pli latinecan pro la multaj latinaj kaj latinidaj radikoj de Esperanto.
- ↑ Kvankam ne rekte menciita, Halvelik en sia libro nur uzis zz en la afikso -izz (la "arkaika" formo de -iĝ) kaj la vorto prezz ("arkaika" antaŭ), tamen la radikon edz li restigis senŝanĝe: Edzinnom (edzino), gueedzizzir (geedziĝi) ktp.
- ↑ La aŭtoro mencias ses en la gramatika parto kaj sis en la vortaro.
- ↑ Tiu ĉi frazo estas en la libro de la aŭtoro de Arcaicam Esperantom. Sed en libro, ĝi ERARE tekstis Yam spektiims noyn "Trid Musquedistoy". La aŭtoro eraris pri la vorto "jam" (yam anstataŭ la ĝusta yamen) kaj metis pluralfinaĵon al la prepozicio no, kvankam la "Tri Muskedistoj" estas filmo kaj ne triopo.