Archibald John Ashley

(Alidirektita el Archibald John ASHLEY)

Archibald John ASHLEY [aŝli] (naskita la 1-an de aŭgusto 1884 en Kent; mortinta la 11-an de aprilo 1943[1]) estis angla esperantisto kaj anglikana pastro.

Archibald John Ashley
Persona informo
Naskiĝo 1-an de aŭgusto 1884 (1884-08-01)
Morto 11-an de aprilo 1943 (1943-04-11) (58-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

De 1915 ĝis 1935 li estis paroĥestro en Farnley Tyas, de 1935 ĝis 1942 en Rastrick, ambaŭ lokoj apud Huddersfield.

Li esperantiĝis en 1906, iniciatis fondon de Eklezia Esperantista Ligo en 1913, kies sekretario li iĝis de 1913 ĝis 1925; poste li neoficiale daŭrigis tiun laboron. En la ligo li kolektis ekleziulojn-protestantojn. Celo estis per Esperanto kunigi la laboron de diversaj eklezioj kaj krei laborkomunumon inter ili.

Libro de Komuna Preĝo

Li redaktis kaj parte tradukis La Libron de Komuna Preĝo. Li redaktis ankaŭ la Eklezian Revuon inter 1917 kaj 1922.

Tradukoj redakti

Fontoj redakti

  1. Niaj mortintoj 1939–1945. En: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 2.