Ardea estas genro de ardeoj. Linnaeus nomigis tiun genron kiel Grandaj ardeoj, alude al la ĝenerale grando de tiuj birdoj, tipe 80–100 cm aŭ plie longaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardeoj
Makula ardeo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Subfamilio: Ardeenoj
Genro: Ardea
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Orienta egretardeo, Ardea modesta
Purple and Grey Herons (Ardea purpurea & cinerea)
Ardea cinerea - Karlsruhe Zoo 01

Tiuj grandaj ardeoj asociiĝas kun humidejoj kie ili predas fiŝojn, ranojn, kaj aliajn akvajn speciojn.

Plej membroj de tiu preskaŭ tutmonda grupo reproduktiĝas kolonie en arboj, kie ili konstruas grandajn nestojn el bastonetoj. Nordaj specioj kiaj la Blucindra, la Griza kaj la Purpura ardeoj povas migri suden vintre, kvankam la unuaj du nur el areoj kie akvo frostas.

Tiuj estas povegaj birdoj kun grandaj harpunecaj bekoj, longaj koloj kaj longaj kruroj, kiuj ĉasas per atendo senmova aŭ gvatado de predo en neprofundaj akvoj antaŭ kapti ĝin per subita harpunlanĉo. Ili havas malrapidan lantan flugmanieron, havante kolon kuntirita nome karaktero de ardeoj kaj botaŭroj; tio distingas ilin el cikonioj, gruoj, kaj plataleoj, kiuj dumfluge etendas siajn kolojn.

Taksonomio redakti

Kelkaj membroj de Ardea estas klare tre proksime rilataj, kiaj la Griza, la Blucindra, kaj la Kokoia ardeoj, kiuj formas superspecion. Tamen, la Blanka ardeo, precize, estis lokita en aliaj genroj de kelkaj fakuloj kiel Egretta albaCasmerodius alba. Tamen tiu specio tre proksime similas al la grandaj ardeoj de Ardea en ĉio escepte en koloro, dum ĝi montras pli malmultajn similaĵojn kun la pli malgrandaj blankaj egretoj.

Specioj redakti

Nombraj specioj de Ardea estas konataj nur el subfosiliaj aŭ fosiliaj ostoj. Ties lokigo en Ardea kontraŭ Egretta povas esti provizora:

  • Bennua ardeo, Ardea bennuides (prahistoria)
  • Ardea sp. (Meza Mioceno de Observation Quarry, Usono) (fosilio)
  • Ardea sp. (Fina Mioceno de Love Bone Bed, Usono) (fosilio)
  • Ardea polkensis (Komenca Plioceno de Bone Valley, Usono) (fosilio)
  • Ardea sp. (Komenca Pleistoceno de Macasphalt Shell Pit, Usono) (fosilio)
  • Ardea formosa (fosilio)
  • Ardea howardae (fosilio)
  • Ardea similis (fosilio)

La restoj priskribitaj kiel Ardea perplexa estas nune kutime konsiderataj kiel de ibiso de la genro Geronticus aŭ tre proksime rilata.

Notoj redakti