Orienta egretardeo

(Alidirektita el Ardea modesta)

La Orienta egretardeo (Ardea alba modesta), estas tre blanka ardeo de la genro Ardea, nome subspecio de la Granda egretardeo (A. alba). Ĝu estis unuafoje priskribata de la brita ornitologo John Edward Gray en 1831.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Orienta egretardeo
reprodukta plumaro, en Nov-Zelando
reprodukta plumaro, en Nov-Zelando
Orienta egretardeo, nereprodukta plumaro, en Tasmanio
Orienta egretardeo, nereprodukta plumaro, en Tasmanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pelikanoformaj Pelecaniformes
Familio: Ardeedoj Ardeidae
Genro: Ardea
Specio: A. alba modesta
Ardea alba modesta
(J.E. Gray, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Flava: reproduktaj areoj, verde: la tutan jaron, blue: vintre
Flava: reproduktaj areoj, verde: la tutan jaron, blue: vintre
Flava: reproduktaj areoj, verde: la tutan jaron, blue: vintre
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

Knankam studo postulis statuson de plena specio en 2005,[1] plej taksonomiistoj konsideras ĝin kiel subspecio.

Aspekto redakti

Ĝi estas 83–103 cm longa kun pezo de 0.7–1.2 kg, temas pri granda ardeo kun tutblanka plumaro. Ties beko estas flava dum la reprodukta sezono kaj nigra aliepoke, kaj ties longaj kruroj estas ruĝaj aŭ nigraj. La koloroj de la nudaj partoj ŝanĝas dum la reprodukta sezono. La reprodukta plumaro estas markata ankaŭ de longaj kolplumoj kaj verdeca vizaĝa areo.[1] La Orienta egretardeo povas esti distingata el aliaj blankaj egretardeoj kaj ardeoj en Azio kaj Aŭstralio po sia tre longa kolo, fojon kaj duone tiom longa kiom ties propra korpo.[1]

Teritorioj kaj habitato redakti

La Orienta egretardeo havas ampleksan distribuadon tra Azio kaj Oceanio, kun reproduktaj populacioj en Pakistano, Barato, Srilanko, Bangladeŝo, Birmo, Tajlando, Ĉinio, Koreio, nordorienta Rusio, Japanio, Hindoĉinio, Indonezio, Novgvineo, la Salomonoj, Aŭstralio, kaj Novzelando. Tiu egretardeo reproduktiĝas en Aŭstralio sed nur rare en la sudokcidento de la kontinento aŭ en seka interno.[2] La plej grandaj kolonioj en Aŭstralio estas en Supra Pinto kaj en Kantono Kanalo, kiuj povas nombri kelkajn milojn da paroj. Kolonioj en sudorienta Aŭstralio povas nombri kelkajn centojn da paroj.[1] Tiu birdo estas nekomuna aŭtuna kaj vintra vizitanto en Tasmanion.[3]

Kutimaro redakti

Ĉase ĉe Hyde Park, Perto, Okcidenta Aŭstralio.

Manĝo redakti

Ties dieto inkludas vertebrulojn kiaj fiŝojn, ranojn, malgrandajn reptiliojn, malgrandajn birdojn kaj rodulojn, kaj senvertebrulojn kiaj insektoj, krustuloj, kaj moluskoj. La Orienta egretardeo ĉasas per vadado aŭ starado senmova en neprofunda akvo kaj "harpunante" predon per sia beko.[1]

Reproduktado redakti

La Orienta egretardeo ofte reproduktiĝas en kolonioj kun aliaj ardeoj, egretardeoj, kormoranoj, plataleoj kaj ibisoj. Oni faras unu ovodemetadon jare, kvankam la reprodukta sezono varias ene de Aŭstralio. En la nordo de la lando ĝi estas en marto al majo, en suda kaj centra Kvinslando en decembro al januaro, kaj en oktobro al decembro en la sudo. Situinta arbopinte je alto de ĉirkaŭ 20 m aŭ plie supergrunde, la nesto estas ebena ampleksa platformo el sekaj branĉetoj kaj bastonetoj kun neprofunda baseno por ovoj kaj idoj. La ovaro konsistas el 2 al 6 palbluverdecaj ovoj, sed plej ofte 3 aŭ 4. Ili estas ovalformaj kaj 52 x 36 mm.[2]

Statuso redakti

La subspecio estas protektata en Aŭstralio laŭ la National Parks and Wildlife Act 1974. En Novzelando, kie ĝi estas konata kiel kōtuku, la Orienta egretardeo estas tre endanĝerita, kun nur unu reproduktejo ĉe la laguno Okarito.[4][5] Ĝi aperas en la reverso de la monero de 2 novzelandaj dolaroj.

Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Ardea modesta - Eastern Great Egret. Species Profile and Threats Database. Department of the Environment, Water, Heritage and the Arts, Commonwealth of Australia (12a februaro, 2010). Alirita 11a junio, 2010.
  2. 2,0 2,1 Beruldsen, Gordon. (2003) Australian Birds: Their Nests and Eggs. Kenmore Hills, Qld: self, p. 184. ISBN 0-646-42798-9.
  3. Watts, Dave. [1999] (2006) Field Guide to Tasmanian Birds, 2‑a eldono, Frenchs Forest, NSW: New Holland Press, p. 48. ISBN 1-876334-60-6.
  4. Kotuku, the white heron
  5. Native Fact sheet, Kotuku Arkivigite je 2008-08-11 per la retarkivo Wayback Machine Wellington Zoo