Ardeinsulo (Aŭstralio)

Ardeinsulo, en angla Heron Island, estas koraldevena kejo situanta ĉe la Tropiko de Kaprikorno en la sudo de la Granda Barilrifo, 72 km nordoriente de Gladstone (Kvinslando), Aŭstralio, kaj 539 km norde de la ŝtata ĉefurbo Brisbane. La insulo estas situanta en la lea (okcidenta) flanko de la Arderifo, nome platforma rifo de grava biodiverseco, eltenanta ĉirkaŭ 900 el la 1,500 fiŝospeciojn kaj 72% el la koralaj specioj troviĝantaj en la Granda Barilrifo.[1]

Ardeinsulo el helikoptero, nord-nordoriente.

La insulo estas ĉirkaŭ 800 m longa kaj 300 m larĝa, kun areo de proksimume 16 ha. La plej alta pinto, ĉe la okcidenta fino, estas nur 3.6 m super marnivelo. Borda duno ĉe la suda bordo staras je 3 m super marnivelo, dum pli malaltaj dunoj ĉe la nordorienta flanko estas nur ĉirkaŭ unumetraj.[2]

La Ardeinsulo kaj modifita versio de ties priserĉa stacio estas scenejo de multe el la unua parto de la verko de Arthur C. Clarke nome The Deep Range.

Notoj redakti

  1. University of Queensland Centre for Marine Studies: Island Research Station. Konsultita 2006-JUL-14.
  2. Fosberg et al. (1961)

Eksteraj ligiloj redakti