Ardezkrona laniovireo

LaArdezkrona laniovireo (Vireolanius leucotis) estas specio de birdo de la familio de Vireedoj kaj genro de laniovireoj kiuj estas mezgrandaj birdoj kun laniecaj kapoj kaj olivverdecaj supraj partoj, kiel la cetero de la familio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ardezkrona laniovireo
Ardezkrona laniovireo
Ardezkrona laniovireo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Vireedoj Vireonidae
Genro: Vireolanius
Specio: 'V. leucotis'
Vireolanius leucotis
(Swainson, 1837)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi troviĝas en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujanoj, Peruo, kaj Venezuelo kaj pli precize en la Amazona baseno kaj Gujanoj, sed ne en la nordokcidenta Amazonio. Krome estas izolata populacio ĉe Ĉoko de Kolombio kaj Ekvadoro. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj montararbaroj, kie ĝi loĝas ene de la kanopeo, kaj pro tio temas pri malfacile videbla specio.

Tiu birdo havas olivverdecajn suprajn partojn, krom la kapo kiu montras ege rimarkindan bildon. La iriso estas helverdeca kaj tre mirinda ĉar krom la nigra centro estas ankaŭ nigra okulringo integrata en traokula strio kiu griziĝas malantaŭ la okulo. La kapo estas tre griza, kio nomigas la specion, kaj sur tiu fono elstaras flava superokula strio kiu larĝiĝas ĉefrunte kaj mallarĝiĝas ĉe nukoflankoj kaj flava malgranda makulo subokula kvazaŭ parto de interrompita okulringo. Ankaŭ la subaj partoj estas flavecaj iom olivecnuancaj ĉefe ĉeflanke sed kun tre flava gorĝareo ege kontrasta kun la griza kapo. La fortika lanieca beko (ĉefe fortika ĉebaze kaj iom hokoforma pinte) estas supre nigreca kaj sube griza same kiel la kruroj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti