Areco
Areco (itale Arezzo) estas komunumo de la regiono Toskanio, en la centra Italio; ĝi ĉefurbas la samnoman provincon de Areco.
Areco | |||||
komunumo de Italio itala urboŝtato vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Lombardio | ||||
Provinco | AR Areco | ||||
Geografia situo | 43° 28′ N, 11° 53′ O (mapo)43.46666666666711.883333333333Koordinatoj: 43° 28′ N, 11° 53′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 296 m | ||||
Areo | 386 km² | ||||
Loĝantaro | 96 260 (2023) | ||||
Loĝdenso | 250 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Olmo, Rigutino, Puliciano, Vitiano, Palazzo del Pero, Quarata, Ponte Buriano, Ponte alla Chiassa, Venere, Santa Maria alla Rassinata, Tregozzano, San Giuliano kaj Le Poggiola | ||||
Najbaraj komunumoj | Anghiari, Capolona, Castiglion Fibocchi, Castiglion Fiorentino, Città di Castello (PG), Civitella in Val di Chiana, Cortona, Laterina, Marciano della Chiana, Monte San Savino, Monte Santa Maria Tiberina (PG), Monterchi kaj Subbiano | ||||
Patrono | Donato de Areco | ||||
Festa tago | 7-a de aŭgusto | ||||
Nomo de loĝantoj | aretini | ||||
Poŝtkodo | 52100 | ||||
Imposta kodo | A390 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 051002 | ||||
Telefona prefikso | 0575 | ||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Ĝia nomo famas pro la monaĥo Guido de Arezzo, la difininto de la eŭropa sistemo de primitivaj tonsilaboj. Tie naskiĝis ankaŭ la papo Gregorio la 10-a.
Historio
redaktiAreco ekestis antaŭ la 9-a jarcento a.K.. Ĝi estis etruska urbo nomata Aritim. Post la batalo de Rosellae (295 a.K.) pluraj etruskaj urboj, inter kiuj Areco (latine Arretium), estis konkeritaj de la Romianoj.
Dum la mezepoko Areco estis regata de episkopo; en la 11-a jarcento la urbanoj volis ankaŭ civilan reganton, kiu estis nomata "konsulo". La kunesto de du regantoj ne estis facila kaj iom post iom la episkopo perdis sian povon, dum la konsulo estis anstataŭita de nova civila reganto, la "signore" (senjoro). En 1382 Areco estis prenita de Florenco.
Famuloj
redaktiNaskiĝintaj en Areco
redakti- Mecenaso (1-a jarcento a.K.)
- eble Guido de Areco (ĉ.992-1050), monaĥo kaj muzikteoriisto
- Francesco Petrarca (1304-1374), fama poeto
- Benedetto Accolti la maljuna (1415-1464) humanisto, kanceliero (1459-1466), juristo, historiisto, sukcedanto de Poĝo Braĉolino (1380-1459 kiel kanceliero de la Florenca Respubliko kaj verkisto da nemultvaloraj poezioj en la vulgara kaj en la latina lingvoj.
- Francesco Griffolini (1420-1490), tradukisto el la helena
- Pietro Aretino (1492-1556), verkisto
- Giorgio Vasari (1511-1574), pentristo kaj arthistoriisto
- Francesco Redi (1626-1698), kuracisto kaj biologiisto
- Paolo Maffei (1926-2009), astronomo
Mortintaj en Areco
redakti- Viktoro la 2-a (1018-1057), papo
- Gregorio la 10-a (1210-1276), papo
- Agnolo di Polo (1470-1528), skulptisto
- Guillaume de Marcillat (1470-1529), vitralisto