Ŝtonturnulo

(Alidirektita el Arenaria)

Ŝtonturnuloj estas du specioj de birdoj, la Koluma ŝtonturnulo (Arenaria interpres) kaj la Nigra ŝtonturnulo (Arenaria melanocephala), de la familio de Skolopedoj kaj ordo de Karadrioformaj. Ili estas proksima parencoj de la kalidroj (Thomas et al., 2004).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ŝtonturnulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: [[Ĥaradrioformaj]] Charadriiformes
Familio: [[Skolopedoj]] Scolopacidae
Genro: [[Arenaria]] 'Arenaria'
Specio: Ŝtonturnulo ' Arenaria'
Brisson 1760
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ambaŭ birdoj estas tre diferencigaj mezgrandaj vadbirdoj. Ili estas bredantoj en norda Arkto kaj migrantoj. Tiuj fortikaj povaj birdoj havas fortajn kolojn kaj bekojn tre taŭgaj por ties manĝa tekniko. Kiel la nomoj kaj en kelkaj naciaj lingvoj kaj en esperanto, tiuj specioj vere turnas ŝtonojn aŭ algojn serĉante kaŝitajn senvertebrulojn. Ili estas regulaj marbordanoj kiuj preferas ŝtonajn strandojn anstataŭ sablo kaj ofte troviĝas kun ekzempleroj de Markalidro.

Ties aspekto estas rimarkinda dumfluge, kun blankaj makuloj dorse (laŭlonge), en flugiloj (horizontala laŭlonge kaj vertikala pli malgranda kaj malpli rimarkebla en kuniĝo kun dorso) kaj vosto (antaŭ malhela fino).

La Koluma ŝtonturnulo (aŭ nur Ŝtonturnulo en Eŭropo ĉar tie estas konata tiu specio per la nomo de la genro), Arenaria interpres, estas pli bunta birdo ol la la Nigra ŝtonturnulo (Arenaria melanocephala), kun ruĝbruna kaj nigra dorso kaj blankonigraj kapo, kolo kaj brusto.

La Nigra ŝtonturnulo (Arenaria melanocephala), spite samgenrecon estas malpli bunta birdo, malhelbruna supre -preskaŭ nigra- kaj blanka sube.

Referencoj redakti