Areopagitica, aŭ Parolado por la libereco de necenzurita presado, (angle: Aeropagitica, a Speech for the Liberty of Unlicensed Printing) estas parolado de John Milton al la komuna ĉambro de la parlamento de Westminster, publikigita la 23-an de novembro 1644.

Areopagitica
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro John Milton
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1644
Ĝenro broŝuro • polemiko
vdr

En la epoko de la unua angla revolucio, la aŭtoro defendas la liberecon de la gazetaro, nuligita de la parlamentanoj per leĝo de la 14-a de junio 1643. Li indikas interalie, ke la cenzuro neniam ekzistis en antikva Grekujo aŭ en la romia respubliko.

La titolo rilatas kaj al la greka Areopago, ejo, kie kunvenis diversaj realaj aŭ mitaj tribunaloj, kaj al samnoma parolado de la atena parolisto Isokrato, kiu ĝuste celis restarigi la konsilion de Areopago.

Same kiel Izokrato, Milton ne intencis voĉe prononci sian paroladon. Ĝi estis disdonita en presita versio, en formo de pamfleto, por iel pli bone ridigi pri la cenzuro, kiun la teksto denuncas.

Eksteraj ligiloj redakti