Ares I estas usona (trans)porta raketo. Ĝi estas evoluigita nuntempe speciale por la lanĉo de kosmoŝipo Oriono kaj tiel transprenas taskon de Space Shuttle kiel kunhoma, usona raketo. Laŭ la nunaj planoj, la Ares I kapablos transporti ĝis 24,5  tunojn en suban Teran orbiton. Kun la parenca raketo Ares V, ĝi estas parto de la Programo Constellation de la NASA.

Ares I
rocket model • nerealigita projekto vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr
La projekta logoo de Ares

Tekniko redakti

 
Komponentoj de Ares I
 
Komparo de Saturn V, Space-Shuttle, Ares I kaj Ares V

La Ares I havas du ŝtupojn. La unua ŝtupo estas kvinsegmenta solidpelaĵa raketo – evoluigita de akcela raketo de la kosmopramo Space Shuttle -, kiun produktas Alliant Techsystems. La raketa forbrulas miksaĵon nomata Amonia Perklorata Kunmetita Pelaĵo - angle Ammonium Perchlorate Composite Propellant (APCP) -, konsistanta el amonia perklorato kiel oksidigaĵo kaj aluminio, tiel produktante ŝovforton de ĉ. 16 meganeŭtonoj. Se la pelaĵo de la raketo ekbrulas, ĝia brulo ne estas haltebla, malŝaltebla, ĝi portas la raketon dum la 126-sekunda bruldaŭro en alton de ĉ. 50 km. En tiu alto, la unua ŝtupo deiĝas. Sistemo el kvin paraŝutoj certigas sekuran surakviĝon en la Atlantiko. Tie oni kaptas ĝin kaj retransportas al la lanĉejo, kie oni dismuntas la segmentojn. Ĝis la reguligoj permesas, oni reuzas, riparas ilin en la muntejo en proksimo de Brigham City (Utaho). La transporto de la segmentoj okazas sur relvojo.

La dua ŝtupo estas malgrandigita versio de la ekstera cisterno de la kosmopramo Space Shuttle. Ĝi estas produktita ĉefe el aluminio-litio-alojo kaj entenas du malgrandajn cisternojn por la pelaĵoj. La supra cisterno (fuelujo, pelaĵujo) estas plenigita antaŭ la lanĉo per hidrogeno (329 m3 ĉe 20 K), la suba kun fluida oksigeno (108 m3 ĉe 90 K). Tiuj materialoj nutras la J-2X-pelilon kiu portas la raketon en la suban terorbiton. Post la brulfino, deiĝas la utilŝarĝo aŭ ekas tria ŝtupo. La fuelujon konstruas Boeing en Michoud Assembly Facility kaj transportas ilin sur marvojo al la lanĉejo. La pelilon produktas Rocketdyne kaj estas muntita nu tie en la lanĉejo.

Okaze de kunhoma kosmoveturo, sur pinto de la raketo sidas solidpelaĵa savraketo, kiu povas rapide deigi kaj malproksimigi la kosmokapsulon en danĝero.

Startejo redakti

La sola lanĉejo estas Launch Complex 39B de la Kennedy Space Center.

Evoluiga historio redakti

 
La evoluigaj ŝtupoj de Ares I

La unuaj proponoj por raketo, kiu uzas solidpelaĵan raketon kiel unuan ŝtupon kaj fluidpelaĵan raketon kiel duan ŝtupon, aperis jam en 1995. Tiam Lockheed Martin gvidis – je komisio de Marshall Space Flight Center - dezajnan studadon pri eblaj estontaj raketoj, kiuj similas al la hodiaŭa aspekto de Ares I.

Oni eklaboris dek jarojn poste pri realigo de tiutipaj raketoj. Oni evoluigis komence raketon kun kvinsegmenta unua ŝtupo kaj modifitan ĉefpelilon de Space Shuttle kiel pelilon por la dua ŝtupo. Post la unua rezulta kontrolo evidentiĝis do, ke la solidpelaĵa raketo ne povas doni sufiĉan ŝovforton por lanĉi la raketon. Oni solvis la problemon per aldono de kvina segmento kaj per pez-malpliiĝo dje la maksimuma utilŝarĝo. Oni decidis plue ŝanĝis la pelilon al reuzebla J-2-X. Tiu pelilo kostis duonon de SSME, kiu mem kostis ĉ. 55 milionojn da USD, kaj oni devintus ankaŭ modifi la sparkadon.

La testoj finiĝis en 2007 kaj samjare oni mendis la flugkomputilon la 12-an de decembro 2007 ĉe Boeing.

Lanĉoj redakti

La unua testa starto (Ares I-X) okazis la 28-an de oktobro de 2009. La raketo havis ĉefraketon kun kvar aktivaj kaj unu pasiva SRM-segmentoj, kiuj portis neaktivan duan ŝtupon kaj utilŝarĝan imitaĵon en alton de 46 km. La raketo dume atingis la rapidon de 4,7 maĥoj.

La sekva testflugo de Ares I estas planata por fine de 2013.

Teknikaj datenoj redakti

Ares I
Starta maso (t) 907
Alto (m) 99
Lanĉejo LC-39
Utilŝarĝo (LEO (t)) 25,49
1-a ŝtupo
Tipo Solidaĵo
Longo (m) 52,73
Diametro (m) 3,66
Maso (t) 801
Ŝovforto Ø (kN) 16014
Brultempo (s) 126
Pelaĵo APCP
2-a ŝtupo
Tipo Fluida pelaĵo
Pelilo J-2X
Longo (m) 25,6
Diametro (m) 5,5
Maso (t) 156 (malplene 17,5)
Ŝovforto Ø (kN) 1308
Brultempo (s) ca. 465
'pelaĵo fluida oksigeno / hidrogeno

Eksteraj ligiloj redakti