Argecilla [arĥeZIja] (ankaŭ Algecilla) estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo.

Argecilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19196
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Jesús Martinez Valentín (PSOE)
Demografio
Loĝantaro 70  (2023) [+]
Loĝdenso 1,62 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 53′ N, 2° 49′ U (mapo)40.883333333333-2.8177777777778Koordinatoj: 40° 53′ N, 2° 49′ U (mapo) [+]
Alto 945 m [+]
Areo 40,76 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Argecilla (Hispanio)
Argecilla (Hispanio)
DEC
Argecilla
Argecilla
Situo de Argecilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Argecilla [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 66 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,62 loĝ/km².

Situo redakti

Argecilla estas situanta en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, nome en ties nordorienta pinto, do en la provinca centro, je altitudo de 773 m super marnivelo; je 29 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 40,76 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°53′00″N 2°49′04″Ok.

Nordokcidente: Jadraque kaj Villanueva de Argecilla Norde: Matillas Nordoriente: Castejón de Henares kaj Mandayona
Okcidente: Miralrío   Oriente: Almadrones
Sudokcidente Ledanca Sude: Ledanca Sudoriente: Hontanares

Geografio redakti

Ĝia teritorio estas trapasata de la rivero Badiel kiu formas profundon valon. La markita montetaro same kiel la abundo de akvo el fontoj kaj el la propra rivero Badiel, kondiĉigas ties kultivojn, kaj tiel estas seka agrikulturo (neirigacia) en la altebenaĵoj de okcidento, makiso sur la montetoj kaj fruktoĝardenoj ĉe la bordoj de la rivero. La setlejo etendiĝas sur monteto en premita domaro.

Argecilla havas mediteranean kontinentan klimaton, determinita kiel de tipo Csb3​ (nome modera kun seka kaj modera somero) en transiro al Csa (modera kun seka kaj varma somero) laŭ la Klimata klasifiko de Köppen.

Historio redakti

 
Strato de Argecilla, kun la preĝejo fone.

La ekzisto de prahistoriaj restaĵoj en ties teritorio, elfositaj el la mezo de la 19-a jarcento fare de Nicanor de la Peña[1] (kies malkovroj estas konservataj en la Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio) pruvas ke la zono estis okupita ekde la neolitiko. Eĉ la groto de la Solana eble estis okupita kiel loĝejo jam tiuepoke.

Post la konkero de la zono fare de la reĝoj de Kastilio en la 11-a jarcento, Argecilla estis en la teritorio de Atienza kaj depende de ties foruo ĝis komenco de la 14-a jarcento, en tempo de Fernando la 4-a oni donis ĝin al Ruy Pérez de Atienza, tiam kanceliero de Kastilio. Poste Argecilla estis de Íñigo López de Orozco (kiu estis senjoro ankaŭ de Escamilla, Pinto, Orija, Santa Olalla, Galve de Sorbe, Robredarcas, Tamajón kaj Miedes de Atienza), kaj de tiu ĝi pasis al lia filino Teresa López, edzino de Pedro González de Mendoza, kiu inkludis, en 1380, Argecilla en etendan senjorlandon kun aliaj lokoj de la komarko kiel Palazuelos kaj Carabias, Tamajón kaj Sacedoncillo, Castejón de Henares, Almadrones, Ledanca, Cogollor, Hontanares, Villanueva de Argecilla, Cutamilla, Henarejos, Retuerta kaj Sarracines, kaj tiele ĝi pasis al la teritorioj de la familio Mendoza ĝis la malapero de la senjorlandoj en la 19-a jarcento. Kelkaj fakuloj[2] konsideras Diego Hurtado de Mendoza, filo de Pedro González, unua markizo de Algecilla, sed ankaŭ oni konsideras tion Diego Hurtado de Mendoza, filo de Diego de Mendoza kaj Ana de la Cerda.[3]

En la 17-a jarcento, Diego de Mendoza y Silva, tria markizo de Argecilla, konstruigis en la loko preĝejon, nome la aktuala paroĥo de Sankta Mikaelo Ĉefanĝelo, en kies interno konserviĝas kelkaj familiaj blazonoj, kaj palacdomon, finitan en 1696 laŭ indiko en ĝia pordego.[4]

En 1710, kaj post la batalo de Villaviciosa del Tajuña, Filipo la 5-a gastiĝis en la domo kiun Manuel Morterero, posedis en la vilaĝo.[5]

 
Lavejo de Argecilla

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 66, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Argecilla, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Argecilla kie oni falis al la nunaj 66. Eĉ dum la lastaj 15 jaroj oni perdis 30 loĝantojn.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj.

Monumentoj redakti

Plej elstara de Argecilla estas ĝia domaro sufiĉe bone konservita. Inter ties konstruaĵoj, menciindas ĝia preĝejo de Sankta Mikaelo Ĉefanĝelo, konstruita en la 17-a jarcento, trinava sen stilo difinita. Ĝia pordego montras joniajn elementojn, kaj en ties interno, sur la pilieroj de la krucvolbo, estas grandaj blazonoj ĉizitaj el ŝtono, korespondaj el ties patronoj, la dukoj de Francavile kaj markizoj de Argecilla.

Inter civilaj konstruaĵoj, laboritaj tradicie el ŝtono por la teretaĝo kaj ligna trabaro kun plenigado je adobo en la supra, menciindas la palacdomo de la markizoj de Argecilla (17-a jarcento) kaj ola du publikaj fontanoj.

Notoj redakti

  1. Juan Vilanova. "«Boletín de las Asociaciones Científicas. Ateneo científico y literario. Ciencia prehistórica. Lección XVII y última.—4 mayo.», en la Revista Europea, nº69 (10.06.1875) p. 637 kaj postaj.
  2. Ignacio Koblischek. Registro Internacional de Armas Gentilicias
  3. Jacob Wilhelm Imhof: Genealogiae viginti illustrium in Hispania familiarum. Norimbergo 1712
  4. Antonio Herrera: Heráldica municipal de Guadalajara. Aache Ediciones (Guadalajara), 2001
  5. A.H.N. Sig. Consejos: 8952.N10

Vidu ankaŭ redakti