Argentina Konstitucio de 1826

La Konstitucio de Argentino aprobita en 1826 de la kongreso kunvokita en 1824 proklamis sistemon reprezentan, respublikan, plifirmigita en unueca reĝimo. La ŝtata registaro organiziĝis baze al principo de disigo de povoj.

Constitución de la República Argentina
skribita verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1826
vdr

Por la aprobo de tiu konstitucio estis konsultitaj la provincoj pri la dezirata sistemo de ŝtato: Salta kaj La Rioja kliniĝis por la reĝimo unueca, kaj iom mikse ankaŭ Tukumano, dum Mendoza, San Juan, Santiago del Estero, Tarija, Entre Ríos, Provinco Santa Fe kaj Kordobo kliniĝis por la sistemo federala. San Luis, Katamarko, Corrientes kaj la Banda Oriental por tio akceptota de la kongreso, dum Bonaero kaj Misiones sindetenis.

El Leĝodona Povo duĉambra, estis integrata de Cámara de Representantes kaj Senato. La unuan formis deputitoj elektitaj per rekta voĉdonado, kun regotempo de kvar jaroj renovigebla ĉiun duan; la dua, de senatanoj de ĉiu provinco elektitaj per nerekta voĉdonado kun regotempo de naŭ jaroj renovigebla laŭ trionoj ĉiun trian jaron.

El Plenuma Povo estis por Prezidento, kun regotempo de kvin jaroj elektitaj per nerekta voĉdonado de juntoj provincaj.

El Juĝa Povo estis integrita de Alta Kortumo, kaj malsupraj tribunaloj.

La provincaj registaroj estis por guberniestroj, elektitaj de la prezidento interkonsente kun la Senato.

Por ĉio voĉdonis kaj estis politike konsiderataj nur la viraj civitanoj pli aĝaj ol 18 aŭ 20 jaroj, kiu havu posedon aŭ familia prestiĝo, normale terposedantoj, komercistoj, brutobredistoj ktp. Tio ekskludis bazajn laboristojn, sklavojn, nelegopovulojn, malriĉulojn ktp. Tion malakceptis la deputito Manuel Dorrego, kiu protestis energie kaj finfine nuligis ĝin.

La Konstitucio estis unueciga kaj centrigis la politikajn decidojn en Bonaeron, lasante la provincojn subigitaj al elektoj fare de tiu provinco, sen partopreno en la doganaj enspezoj, kun grandaj limigoj en la libera komerco, kaj krome donis al Bonaero privilegiojn, kia la elekto de aŭtoritatoj kaj provincaj kaj lokaj, inter ili tiu de la guberniestro, tio estas, ĝi ne respektis la lokajn aŭtonomecojn.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elba Cristia Rins;María Felisa Winter,(2000) La Argentina una historia para pensar 1976-1996. Madrid, España.

Eksteraj ligiloj redakti