Argujillo [arguĤIljo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco. Argujillo estas tradukebla etimologie al Arbareto.

Argujillo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49716
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 214  (2023) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 19′ N, 5° 35′ U (mapo)41.311666666667-5.5880555555556Koordinatoj: 41° 19′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 769 m [+]
Areo 23,09 km² (2 309 ha) [+]
Argujillo (Provinco Zamoro)
Argujillo (Provinco Zamoro)
DEC
Argujillo
Argujillo
Situo de Argujillo
Argujillo (Hispanio)
Argujillo (Hispanio)
DEC
Argujillo
Argujillo
Situo de Argujillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Argujillo [+]
vdr
Pordego de la preĝejo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 23,09 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 224 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 27 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, beto) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti