Argumento de la tria homo

La argumento de la tria homo (grekalingve: τρίτος ἄνϑρωπος) estas kritika rezonado, formulita de Aristotelo, koncernanta apartan aspekton de la platona doktrino de la ideoj, kiu dubige pridiskutas la transcendecon de tiuj lastaj kompare kun la percepeblaj entaĵoj.

Platono (maldekstre) kaj Aristotelo (dekstre), reprezentitaj en la La skolo de Ateno de Rafaelo. La unua formulis argumenton similan al tiu de la “tria homo”, la dua ĝin profitis por kritiki la tezojn de la majstro.

La argumento redakti

Proponite unuafojon de la sama Platono en la dialogo “Parmenido” [1] En ĝi Platono estis imaginta ekzemplon ne de homo, sed de iu “granda aĵo”, eksplikante kiel estus erara disigi tiun “grandan” el la ideo pri “Granda en si mem”, ĉar tio postulus senfinajn interajn realaĵojn por pravigi ilian rilaton. Aristotelo estus preninta rekte el Platono, aŭ malrekte pere de reeksponoj de la megara skolo, cinikisma skolo, aŭ de la sofisto Polisseno. [2] La argumento estis poste profitata de Aristotelo por sin oponi al la majstra teorio kaj kontesti la koncepton de la transcendeco de la ideoj.[3]

La ekzemplo prezentita de Aristotelo en lia kritika rimarko estas tiu de homo, el kio la nomo. Li obĵetis ke, laŭ la platona teorio, ĉiuj homoj de la perceptebla mondo estas tiaj ĉar ili partoprenas en la ideo pri Homo, perfekta en si mem sed disigita el tiuj unuopaj homoj. Spite de tiu disigo, tamen, devas ĉeesti ligilo, aŭ komuna elemento, sur kies bazo tiuj unuopaj homoj estas efektive partoprenantaj en ilia koresponda idealo, alimaniere neniel ili partoprenus: nome la nova portanto de komunaj elementoj estu “singularigita” kaj “hipostazigita” kiel la unua Ideo pri homo (La unuopa homo estas konkreta, lia idealo estas nekonkreta, kie do trovi la komunan elementon?)|. Ĝuste la ideo pri la “tria homo” tial reprezentas ĉion kio ĉeestas komuna inter la percepteblaj homoj kaj ideala Homo. Sed ĉi-punkte ankaŭ la tria homo troviĝus disigita el la Ideo, kaj estus bezonata alia elemento kiu reprezentu la komunajn aspektojn, poste plue alia, kaj tiel senfine. Oni parolas ĉi-kaze pri "“regreso al la senfino”".

Aristotelo pruvas ke tiu multiplikado de la entaĵoj evidentigas la senefikon de teorio kiu bezonus disigon inter la korpecaj individuoj kaj iliaj korespondaj Ideoj. Aristotelo konkludas ke ĉiu realo devas, male, havi en si mem, kaj ne en la ĉielo, la fundamentojn de sia konstituiĝo (Imanento). En la kazo de la ekzemplo, «homo» estas predikato komuna al multaj entaĵoj, al kiu estas erare atribuita ekzisto sendependa el tio pri kio oni predikas, kvazaŭ la predikato estus mem la homo.[4]

La filozofia kunteksto redakti

Platono tamen estintus konscia pri tia obĵeto, montrante ke mem ĝin konas ne nur en Parmenido sed ankaŭ en Timeo, 31 a.</ref> Ĝi tial ne senvalorigus la doktrinon de la Ideoj tian kian li konfesis, sed nur la eraran tendencon disigi la ideojn el la percepteblaj entaĵoj, ilin konceptante kiel eĉ ilin percepteblaj.[5] Platono estus utiliginta unua la argumenton de la tri homo por ke lia dotrino pri la ideoj ne estu miskorenita..[6]

Aristotelo estus, tamen, utiliginta la argumenton de la “tria homo” ĝuste por kontesti ĉe-radike la dokrinon de la Ideoj[7] de li interpretitaj, malsame ol lia majstro, kiel inerteca stato kaj simpla duoblaĵo de la fizika realo.[8]

Notoj redakti

  1. Parmenido, 132 a-b.
  2. Vidu: Clemens Baeumker, Über den Sophystes Polixenos, en «Rheinisches Museum», XXXIV, 1879, p. 64-83).
  3. Aristotelo, Metafiziko, libro A, 9, 990b 15-17; libro A, 9, 991a 2-5; libro Z, 6, 1032a 2-4; libro M, 4, 1079a 11-13. Argumento ĉeestas ankaŭ en Sofistikismaj refutoj, XXII, 178b 36 - 179a 110.
  4. Vidu: Enrico Berti, La filosofia del «Primo» Aristotele, p. 152, Vita e Pensiero, Milano 1997 ISBN 88-343-0852-2.
  5. «Ĉar la ideo estas tio kion la unuopulo posedas kiel atributon, la "tria homo" estas mallegitimigita kiel argumento kontraŭ la Ideoj, pro tio ke Ideo kaj entaĵo ne povas esti traktitaj kiel homogenaj membroj de pluralaĵo» (Harold Cherniss, Aristotle's criticism of Plato and the Academy, p. 298, Russell & Russell Pub, 1962).
  6. Vidu: Curt Arpe, Das Argument «Tritos Anthropos», in «Hermes», 76 (1941), p. 171-207.
  7. Tiel P. Wilpert, Das Argument vom «dritten» Menschen, in «Philologus», 94 (1941), p. 51-64. Ankaŭ L. Lugarini, L'argomento del «Terzo uomo» e la critica di Aristotele a Platone, in «Acme», 7 (1954), p. 3-72.
  8. Vidu: Maurizio Migliori, Dialettica e verità, nota 38, paĝĝ. 144-145, Vita e Pensiero, Milano 1990 ISBN 88-343-0289-3.

Bibliografio redakti

  • Cohen, S. M. (1971). The Logic of the Third Man. Philosophical Review 80 (4): 448-475 (angle).
  • Kung, J. (1981). Aristotle on Thises, Suches and the Third Man Argument. Phronesis 26 (3): 207-247 (angle).
  • Di Lascio, E. V. (2004). Third Men: The Logic of the Sophism at Arist. SE 22, 178b 36 – 179a 10. Topoi 23 (1): 33-59 (angle).
  • Owen, G. E. L. (1953). The Place of the Timaeus in Plato’s Dialogues. The Classical Quarterly 3 (1/2): 79-95 (angle). Citita ankaŭ en Studies in Plato’s Metaphysics, edito da R. E. Allen, Londra, Routledge & Kegan Paul, 1965, pp. 313-338.
  • Peterson, S. (1973). A Reasonable Self-Predication Premise for the Third Man Argument. Philosophical Review 82: 451-470 (in inglese).

Sellars, W. (1955). Vlastos and the Third Man. Philosophical Review 64 (3): 405-437 (angle).

Vidu ankaŭ redakti