La Arida Ĉako estas tersupraĵa ekoregiono el la orient-sudamerika ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome ĝi apartenas al tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj de Argentino.

Arida Ĉako
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

LandoArgentino
vdr
Situo de la tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj en la mondo.
Villa Cura Brochero, enklavo en Valo Traslasierra, Provinco Kordobo.
Aerfoto en Provinca Parko Lunvalo, Provinco San-Ĥuano.

Priskribo redakti

La ekoregiono, kiu kovras areon de 98 900 da kvadrataj kilometroj, troviĝas en la ebenaĵoj kaj montaroj de centra-okcidenta Argentino, kaj situas en la oriento de Katamarko, la oriento de Rioĥo, la oriento de San-Ĥvano, la sudokcidento de Santiago-del-Estero, la nordo de San-Luiso, kaj la nordokcidento de Kordobo [1][2].

Tiu tre arida ekoregiono kovras la intermontarajn ebenaĵojn. La grundoj en la ebenaĵoj estas profundaj, kun maldika aŭ mezdika organika tavolo; ili konsistas el sablo kaj pli fajnaj grunderoj de eola origino, kune kun tiuj de aluvia origino el Andoj. En tuta la ekoregiono la saleco estas kvazaŭ ĉiam ĉeestanta en iu grundotavolo, kaj ĝi montras sin kelkfoje je la grundosurfaco prezentante vastajn salejojn

La klimato estas seka. La riveroj estas efemeraj.

Flaŭro redakti

Kiel parto de la grandĉaka plantodiverseco-riĉaĵejo, tiu ekoregiono havas unikan flaŭron. Plantoj pli komune asociataj kun tiu ekoregiono estas kebraĉa aspidospermo (Aspidosperma quebracho-blanco), Prosopis flexuosa, Ziziphus mistol, kaj Opuntia spp..

Herbecaj specioj inkludas Bromelia serra, B. hieronymi kaj Deinacanthon urbanianum. Aparte de savanaj areoj estas areoj kun salecaj grundoj kie arbustaj stepo-specioj kiaj Heterostachys serra, B. hieronymi kaj Deinacanthon urbanianum. Subarbaraĵo-specioj ampleksas Caesalpinia paraguarensis, Cercidium australis, Jodina rhombifolia, Ruprechtia triflora kaj Castella cocinea.

Faŭno redakti

Tiu ekoregiono enhavas multajn speciojn ekskluzive kaj kune kun la Humida Ĉako.

Mamuloj

Ĉeestas multaj mamulospecioj; multaj el ili estas minacataj. Formortinta estas la paragvaja pantero jaguaro (Panthera onca palustris), sed ekzistas ĝis nun populacioj de jenaj specioj : la pumo (Puma concolor cabrerae), la tajasuo (Tayassu tajacu), la griza mazamo (Mazama gouazoubira), la ĉaka dolikoto (Dolichotis salinicola), la viskaĉa lagostomo (Lagostomus maximus), Tolypeutes matacus (dazipedoj), la gvanako (Lama guanicoe guanicoe), ktp.

Birdoj

La ekoregiono gastigas plurajn minacatajn birdojn, ekzemple la kronan solaglon (Harpyhaliaetus coronatus), Amazona aestiva xanthopteryx, la amerikan reaon (Rhea americana), Chunga burmeisteri (kariamedoj), la ĉakan ortalon (Ortalis canicollis), la eleganta tinamo (Eudromia elegans), ktp.

El la birdoj de la ekoregiono troviĝas unu endemia specio : Xolmis salinarum.

Reptilioj

El la reptilioj, la plej okulfrapa estas la giganta Boa constrictor occidentalis. Ankaŭ ĉeestas la granda Tupinambis rufescens (lacertuloj), kaj danĝeraj venenaj serpentoj kiaj la bojsiningo (Crotalus durissus) kaj (Bothrops) spp.

Amfibioj

El la karakterizaj amfibiospecioj oni renkontas la anurojn Phyllomedusa sauvagii kaj Lepidobatrachus llanensis, ktp.

Referencoj redakti

  1. angle Olson, D. M., E. Dinerstein, E. D. Wikramanayake, Burgess N. D., Powell G. V. N., Underwood C. E., J. A. D'Amico, Itoua I., Strand H. E., Morrison J. C., Loucks C. J., Allnutt T. F., T. H. Ricketts, Kura Y., Lamoreŭ J. F., Wettengel W. W., P. Hedao and Kassem K. R. (2001). Terrestrial ecoregions of the world: A new map of life on Earth. BioScience 51.
  2. hispane Brown, A., U. Martínez Ortiz, M. Acerbi y J. Corcuera (Eds.), La Situación Ambiental Argentina 2005. Brown, A. y Pacheco S. Propuesta de actualización del mapa ecorregional de la Argentina. Fundación Vida Silvestre Argentina, Buenos Aires, 2006.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj herbejoj, savanoj kaj arbedaroj
NT0701 Arida Ĉako   Argentino
NT0702 Benia savano   Bolivio
NT0704 Cerado   Bolivio,   Brazilo,   Paragvajo
NT0708 Humida Ĉako   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0709 Llanos   Kolombio
NT0710 Urugvaja savano   Argentino,   Brazilo,   Urugvajo

Eksteraj ligiloj redakti