Arie Leopold Moreau

Arie Leopold MOREAU [moro] (pseŭdonimoj: Leo kaj Adepto; naskita la 6-an de majo 1888 en Doorn, provinco Utrecht; mortis 51-jara[1] en 1939 aŭ 1940) estis nederlanda esperantisto kaj instruisto en Arnhem.

Arie Leopold Moreau

Dum kvin jaroj li estis prezidanto de loka Esperanto-Grupo, poste sekretario. Li aranĝis la 4-an Nederlandan Esperanto-Kongreson septembre 1929 en Arnhem. Li organizis kaj gvidis Cseh-metodajn kursojn en Arnhem kaj en ĉirkaŭajo kaj instigis la sekcian estraron inviti eksterlandajn instruistojn. Li fondis kaj gvidis la Nederlandan Esperanto-Rondon. Li gvidis la internacian balon dum la 24-a UK 1932. Li organizis la rondvojaĝon de Vilhelmo Bleier en septembro kaj oktobro 1933 tra Nederlando. Liajn artikolojn kaj gramatikon publikigis la loka gazetaro. Li estis mastro de la Esperanto-Domo en Arnhem.

Fontoj redakti

  1. Niaj mortintoj en 1939–1945, en: Esperanto septembro-oktobro 1946, paĝo 5.