Arielle Laure Maxime Sonnery de Fromental (Hartford (Konektikuto), Usono, 27-a de aprilo 19531​), konata kiel Arielle Dombasle, estas franca aktorino kaj kantistino. En sia junaĝo ŝi estis ankaŭ manekeno.

Arielle Dombasle
Persona informo
Naskonomo Arielle Laure Maxime Sonnery de Fromental
Aliaj nomoj Arielle Dombasle
Naskiĝo 27-an de aprilo 1953 (1953-04-27) (70-jaraĝa)
en Hartford
Lingvoj francaanglahispana
Loĝloko Parizo
Ŝtataneco FrancioUsono
Alma mater Cours Simon • Lycée Franco-Mexicain
Familio
Patro Jean Louis Melchior Sonnery
Patrino Francion Garreau-Dombasle
Edz(in)o Bernard-Henri Lévy • Paul Albou
Parencoj Louis Sonnery-Martin
Okupo
Okupo kantisto • filmaktoro • filmreĝisoro • radio-prezentisto • aktoroscenaristo
TTT
Retejo http://www.arielle-dombasle.com/
http://www.arielle-dombasle.com/wordpress/
vdr

Biografio redakti

Ŝia patro, nome Jean-Louis Melchior Sonnery de Fromental, estis entreprenisto, arkeologo kaj kolektisto de antaŭkolumba arto. Ŝia patrino, Francion Garreau-Dombasle, estis filino de Maurice Garreau-Dombasle, kiu estis iama ambasadoro de Francio en Meksiko. Ŝi pasigis sian infanaĝon en Meksiko en la ambasadejo de Francio kun siaj geavoj. En 1976 ŝi iris al Parizo studi en la Internacia Konservatorio de Muziko. En 1978 ŝi debutis kiel kinaktorino en la filmo Perceval le Gallois, de Éric Rohmer, kaj registris sian unuan diskon, Cantate 78.

En 2003 ŝi debutis en teatro, sub reĝisorado de Jérôme Savary. En 2007 ŝi estis nomumita Kavaliro de la Honora legio. En tiu sama jaro ŝi agadis en la kabaredo Crazy Horse de Parizo kiel meneuse de revue (vedette), kun la artistnomo Dolorès Sugar Rose.

Ŝi estas edzino de la franca filozofo Bernard-Henri Lévy. Ŝi difinis sin mem, pro sia fizika aspekto, kiel «a Crazy Horse dancing girl» (dancistino de la Crazy Horse) kaj, kulture, kiel chicana.[1]

Verkaro redakti

Kelkaj filmoj redakti

  • Perceval le Gallois de Éric Rohmer, 1978.
  • Tess de Roman Polanski, 1979.
  • Les Fruits de la passion de Terayama Shūji, 1980.
  • Le Beau Mariage de Éric Rohmer, 1982.
  • La Belle Captive de Alain Robbe-Grillet, 1983
  • Pauline à la plage de Éric Rohmer, 1983
  • Miami Vice (epizodo "Definitely Miami"), 1986.
  • Flagrant désir de Claude Faraldo, 1986.
  • The Boss' Wife de Ziggy Steinberg, 1986.
  • Try This One for Size de Guy Hamilton, 1989.
  • El sueño del mono loco de Fernando Trueba, 1989.
  • L'absence de Peter Handke, 1993.
  • L'Arbre, le maire et la médiathèque de Éric Rohmer, 1993.
  • Miroslava de Alejandro Pelayo, 1993.
  • Un indien dans la ville de Hervé Palud, 1994.
  • Les Cent et une nuits de Simon Cinéma de Agnès Varda, 1995.
  • Mecánicas celestes de Fina Torres, 1995.
  • Un bruit qui rend fou de Alain Robbe-Grillet kaj Dimitri de Clercq, 1995
  • Raging Angels de Alan Smithee, 1995.
  • Le Jour et la nuit de Bernard-Henri Lévy, 1997.
  • L'ennui, de Cédric Khan, 1998.
  • Le Temps retrouvé (Francio/Portugalio/Italio, 1999)
  • Astérix et Obélix contre César de Claude Zidi, 1999.
  • Vatel de Roland Joffé, 2000.
  • Le Courage d'aimer de Claude Lelouch, 2005.
  • C'est Gradiva qui vous appelle de Alain Robbe-Grillet, 2006.
  • Ni reprise, ni échangée de Josée Dayan, 2010

Teatro redakti

  • 2003: La Belle et la toute petite bête, reĝisorita de Jérôme Savary.
  • 2007: Don Quichotte contre l'Ange Bleu, en la Théâtre de Paris, reĝisorita de Jérôme Savary.

Notoj redakti