Defendisto

defenda pozicio en futbala teamo
(Alidirektita el Arierulo)

En futbalo, defendistoarierulo[1]defendanto, estas ludanto kiu partikulare zorgas por malhelpi la proksimiĝon de kontraŭuloj al sia golejo kaj ĉefe ke ili ne faru golon. Plej ofte fizika forto necesas por rapide kuri kaj bari la vojon de rivalo kaj foje eĉ por energie malhelpi lian kontrolon de la pilko. Famaj arieruloj estis aŭ estas Franz Beckenbauer, Javier Mascherano, Roberto Carlos, Filipe Luís, Jordi Alba, Yuto Nagatomo, Dani Alves, ktp.

La defendanto de la "Bolton Wanderers" (blanke) pozicie laŭ cirkonstancoj por bari la vojon de la atako de la rivalaj atakantoj (blue).

Defendotaktikoj redakti

Estas tri tipoj de defendotaktikoj:[2]

1) Individua defendo en kiu la respondeco estas establita rilate al la rekta kontraŭeco defendanto/atakanto (avanulo), kaj oni ne atentas tiom al la racia organizado de la spaco. Estas agresema defendo, kiu ebligas la rapidan rekuperadon de la pilko. Postulas grandan fizikan forton, okazigas multajn spacojn, kio povas esti profitita de la rivala teamo kaj oni fifaras per tiutipa defendo pli grandan nombron de faŭloj.

2) Zona defendo konsistas en la atribuo de certa spaco al ĉiu ludanto kies limoj povas iom varii depende de la movado de la pilko. La respondeco jam ne plu estas individua kaj iĝas spaca. Estas utila por pleje protekti la areon de la golejo, malpliigas la nombron de faŭloj kaj la fizikan elĉerpiĝon kaj permesas eliri kontraŭatake pli facile. Ne estas rekomendinda okaze de malfavora pormomenta rezulto.

3) Miksa defendo konsistas en la kombino de individua kun zona defendo. Normale la individua defendo estas praktikata kontraŭ la plej lerta rivala ludanto, dum la cetero de la teamo defendas zone.

Notoj redakti

  1. "En futbalo, tiu, kiu apartenas al la tria linio de la teamo". PIV arierulo Alirita la 19an de marto 2020.
  2. escoladefutbol.com (ed.). «La defensa en zona». Arkivigite je 2023-04-08 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 19an de marto 2020.