Aristotelo kun busto de Homero

pentraĵo far Rembranto

Aristotelo kun busto de Homero (nederlande Aristoteles bij de buste van Homerus), konata ankaŭ kiel Aristotelo kontemplanta buston de Homero, estas ole-pentraĵo de la nederlanda artisto Rembrandt, farita en 1653, kaj nun ekspoziciata en la Metropola Muzeo de Arto, Novjorko.

Aristotelo kun busto de Homero.

Ĝi montras Aristotelon vestanta nigran antaŭtukon kontraste kun blankaj larĝaj robomanikoj kaj kun ora ĉeno kontemplanta skulptan buston de Homero. Ĝi estis kreita je komisio por la kolekto de Don Antonio Ruffo. Ĝi estis aĉetita kaj vendita fare de kelkaj kolektantoj ĝis ĝi iĝis finfine aĉetita de la Metropola Muzeo de Arto. La mistera tono en la pentraĵo kondukis kelkajn fakulojn al diversaj interpretoj de tiu temo de Rembrandt.

Estis ioma konfuzo pri la identeco de la homo en la pentraĵo ĉar Don Antonio Ruffo ne specife postulis temon por sia komisio.[1] Oni spekulativis pri Alberto la Granda, Tasso, Ariosto, Virgilio kaj la nederlanda poeto Pieter Cornelisz Hooft.[1] La identeco de la pentrito estis esplorita de Simon Schama en sia libro Rembrandt's Eyes. Schama prezentas gravan argumenton ke temas pri la antikvgreka pentristo Apelles.[2] In 1969, Julius Held argumentis, ke temas pri Aristotelo analizante liajn vizaĝtrajtojn, liajn vestojn kaj la aĵojn kiujn li tenas.[1] Laŭ Held, Aristotelo estas konata pro sia longaj hararo kaj barbo, luksa juvelaro kaj ekstravagancaj vestoj, kio videblas en aliaj pentraĵoj kiuj montras lin inter la 16-a kaj 17-a jarcentoj en tuta Eŭropo.[1] Held konektas Aristotelon ankaŭ kun la busto de Homero kaj la ĉeno de Aleksandro. Ja Aristotelo estis komentisto de Homero kaj de Aleksandro la Granda, kio kondukis Held al kredo, ke estas Aristotelo en la pentraĵo.[1]

Laŭ Charles Mee, la ĉefa temo de la pentraĵoj de Rembrandt estas la ideo de kontemplado.[3] La homoj en liaj pentraĵoj rigardas kvazaŭ ili estas perditaj en pensoj, kio faras tion lia plej ofte uzata temo.[3] Por atingi tion, en ĉi pentraĵo li elektis blankan robon por aspektigi Aristotelon pli digna.[3] Li pentris ankaŭ nigran antaŭtukon, ĉar la nigra koloro reprezentas melankolion.[3] Ĉiuj tiuj elementoj helpis krei senton de profunda kontemplemo.[3] La Scienca Revolucio jam estis moda ĉirkaŭ la 1650-aj jaroj, kio faras la intereson de Rembrandt pri kontemplado elektinda temo.[3]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 . Rembrandt, Aristotle with a Bust of Homer (25a de Januaro, 2016). Alirita 1a de Majo, 2019.
  2. Schama, pp. 582–591.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Mee, Charles (1988). Rembrandt's Portrait: A Biography. Simon and Schuster.

Eksteraj ligiloj redakti