Arisztid Lindenmayer

Arisztid Lindenmayer [aristid lindenmajer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lindenmayer Arisztid estis hungardevena biologo, altlerneja instruisto. Lia persona nomo ekster Hungario estis Aristid.

Arisztid Lindenmayer
Persona informo
Naskonomo Lindenmayer Arisztid
Naskiĝo 17-an de novembro 1925 (1925-11-17)
en Budapeŝto
Morto 30-an de oktobro 1989 (1989-10-30) (63-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Universitato de MiĉiganoUniversitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo biologo • universitata instruisto
vdr

Arisztid Lindenmayer[1] naskiĝis la 17-an de novembro 1925 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de oktobro 1989 en en:Huis ter Heide, Utrecht (Nederlando).

Biografio redakti

Arisztid Lindenmayer studis kemion kaj biologion en Scienca Universitato Péter Pázmány inter 1943-1948. Supozeble li disidis en nekonata tempo, sed estas fakto, ke li akiris sian doktorecon pri planta fiziologio en 1956 ĉe la Universitato de Miĉigano. En 1968 li fariĝis profesoro en Universitato Utrecht. Ekde 1972 li gvidis la teorian biologion en ĉi tiu universitato. Lindenmayer esploris gistojn kaj fibrecajn fungojn kaj studis la kreskopadronojn de diversaj specoj de algoj. En 1968 li evoluigis formalan lingvon Sistemo L. Pli poste tiu sistemo estis etendita por priskribi pli altajn plantojn kaj komplekson branĉigantan strukturojn. Li esploris en la universitato ĝismorte.

Lia libro en Hungario redakti

  • Sejtautomaták (kunlaboranto, 1978)

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Mathematical models for cellular interaction in development (1968)
  • The Algorithmic Beauty of Plants

Fontoj redakti

  • WikiTrans

Referencoj redakti