Arjona
Arjona [arĤOna] aŭ Arĥono estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la nordokcidento de la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.
Arjona | |||
---|---|---|---|
Arjona (Jaén, Andaluzio)
| |||
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Municipo | ||
Ŝtato | Hispanio | ||
Aŭtonoma Komunumo | Andaluzio | ||
Provinco | Jaén | ||
Municipo | Arjona | ||
Poŝtkodo | 23760 | ||
Retpaĝaro | Arjona.es | ||
Politiko | |||
Loka registaro | Ayuntamiento de Arjona | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 5 826 [1] | ||
Loĝdenso | 36,9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 37°56′N 4°3′U / 37.933°N, 4.05°U (mapo) Koordinatoj: 37°56′N 4°3′U / 37.933°N, 4.05°U (mapo) | ||
Alto | 548 m | ||
Areo | 158 km2 | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arjona [+] | |||
La areo de la municipo estas 158 km2 kie loĝas 5826 geloĝantoj, do loĝdenso estas 36.9 loĝ./km2. Arjona situas je 45 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno en la komarko Kamparo de Ĥaeno.
Ĝia teritorio estas majoritate agrikultura, kun granda hegemonio de olivarboj. Ĝia ekonomio estas bazata sur la agrikultura agado kaj la industrio de olivoleo, kvankam ankaŭ la industrio de mebloj kaj kukoproduktado havas prestiĝon kaj tradicion.
Geografio
redaktiNordokcidente: Marmolejo | Norde: Andújar kaj Arjonilla | Nordoriente: Lahiguera |
Okcidente: Lopera | Noriente: Torredelcampo | |
Sudokcidente Porcuna | Sude: Torredonjimeno | Sudoriente: Escañuela |
Historio
redaktiEn la epoko de la Romia Imperio estis grava urbo kun temploj. Post la Islama invado de Iberio la romia Urgavo iĝis nomita kiel Kal'at Arĝuna en araba, kontrolita de la familio Banu Baĝila. Post la falo de la Kaliflando de Kordovo, la urbo partoprenis en la internaj luktoj de la periodo de tajfoj, kaj plifortigis siajn muregojn.
Famuloj
redakti- En la municipo naskiĝis en 1194 Mohamed ibn Ĝusuf Ibn Nasar, konata kiel Alhamar, kiu estos la estonta unua reĝo nazaria de Granado.
- Verkisto Juan Eslava Galán
Demografio
redaktiLaŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 5826 geloĝantoj de la municipo Arĥono estas 2906 inoj kaj 2920 viroj. En la 158-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 5809 geloĝantoj, kaj aliaj 17 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 56, 23 inoj kaj 33 viroj, kaj mortis 56, 25 inoj kaj 31 viroj. Tiel la natura kresko estis 0 (0.0%). La laborkapabla loĝantaro estis 2459 homoj (42.2%).
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Arjona - Statistikoj en Sistema de Información Multiterritorial de Andalucía.