Arkadiusz Bagłajewski

pola historiisto

Arkadiusz Stanisław Bagłajewski (naskiĝis la 13-an de novembro 1962 en Międzyrzec Podlaski) estas profesoro doktoro habilita, kritikisto kaj historiisto de literaturo. En la jaroj 1995-2010 ĉefredaktoro de kvaronjara literatura revuo "Kresy". Li okupiĝas pri romantikismo kaj nuntempeco (literaturo de elmigrintaro, literaturo nova kaj la plej nova), scienca laboranto de la Universitato de Maria Skłodowska-Curie en Lublin.

Arkadiusz Bagłajewski
Persona informo
Naskiĝo 13-an de novembro 1962 (1962-11-13) (61-jaraĝa)
en Międzyrzec Podlaski
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato Maria Curie-Skłodowska
Okupo
Okupo historiisto • literaturhistoriisto • literaturkritikisto • universitata instruisto
vdr

Arkadiusz Bagłajewski estas aŭtoro de monografio Ostatni romantyk. Twórczość liryczna Kornela Ujejskiego (La lasta romantikulo. Lirika kreado de Kornel Ujejski), Lublin 1999 kaj Poezja "trzeciej epoki". O twórczości Zygmunta Krasińskiego w latach 1836-1843 (Poezio de la "tria epoko". Pri verkado de Zygmunt Krasiński en la jaroj 1836-1843), Lublin 2009 kaj ankaŭ studojn dediĉitajn al kreado de Juliusz Słowacki, Zygmunt Krasiński kaj aliaj polaj romantikuloj. Laste li eldonis libron: Mapy dwudziestolecia 1989-2009. Linie ciągłości (Mapoj de la dudekjara periodo 1989-2009. Linioj de daŭrigo), Lublin 2012 kaj Obecność romantyzmu (Ĉeesto de romantikismo), Lublin 2015. Li publikigis pli ol 200 laboraĵojn en revuoj kaj kolektivaj verkoj.

Distingoj redakti

Distingita per Arĝenta (2002) kaj Ora (2020) Merit-Krucoj.

Bibliografio redakti

  • Kto jest kim w Polsce (Kiu estas kiu en Pollando), la kvara eldono, Varsovio 2001, p. 19–20