La Arkta montoĉeno (angle Arctic Cordillera) estas forte dividita montoĉeno apud la nordorientaj bordoj de Norda Ameriko kaj same ĝi estas la plej norda montaro de la Tero. ĝi longas ĉ. 1000 km kaj etendiĝas en Kanado de la Ellesmere-insulo tra la Baffin-insulo ĝis la norda pinto de la Labrador-duoninsulo. La arkta montoĉeno kovras grandan parton de la Kanada arkta insularo, multaj montoj estas kovritaj per glaĉero. En oriento, la Arkta montoĉenon limas la Golfo Baffin, la Davisa Markolo kaj la Labrador-lago, en nordo la Arkta Oceano.

Situo de la montoĉeno

La montaro situas en teritorio de Nunavuto, malgranda parto en sudoriento en provincoj Novlando kaj Labradoro kaj Kebeko. Ĝi estas subdividita je pli malgrandaj montoĉenoj, kies montoj superas ofte la alton de 2000 m. La plej alta monto estas kun 2616 m la Barbeau-pinto en British Empire Range sur Ellesmere-insulo, kiu estas same la plej alta punkto en orienta Nord-Ameriko. La Arkta montoĉeno estas unu el la 15 ekozonoj de Kanado.