Blanka urso

(Alidirektita el Arkta urso)
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Blanka urso
Polar-bear.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
Genro: Urso Ursus
Specio: U. maritimus
Ursus maritimus
Phipps, 1774
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La blanka urso (malofte nomata glaciurso, polusa ursoarkta urso, latine Ursus maritimus, 'urso mara') estas holarktisa urso kiu vivas en Arkto (kvankam arktos signifas "urso" helene, la nomo "Arkto" aludas la stelaron Granda Ursino (Ursa maior).

Gravaj faktoj pri la Blanka urso
longo: ĝis 3 m
korpomaso: ĝis 8 K
seksa maturiĝo: en la 3-a jaro
pariĝa tempo: Julio
graveda tempodaŭro: 7-8 monatoj
idonombro: ĝenerale 2
disvastiĝa aero: ĉe la arkto
nutraĵo: fokedoj, fiŝoj
vivdaŭro: ĝis 25

Ĝenerala resumoRedakti

Blanka urso estas urso kies distribuo estas limigita al la arkto. Kune kun la Kodiak-ursoj, la blankaj ursoj estas la plej grandaj karnomanĝuloj sur teo en la mondo - la plenkreskaj maskloj pezas inter 300 kaj 900 kilogramoj, kaj la inoj ĉirkaŭ duono de la pezo de la maskloj. Ilia felo estas kava kaj duontravidebla, sed al la observanto de malproksime ĝi prezentiĝas blanka aŭ flavgriza en koloro, tial provizante la ursojn per kamuflaĵo. La haŭto de blankaj ursoj estas fakte nigra. Ilia tavolo de graso kaj felo protektas ilin kontraŭ la severa malvarmo, kiu regas en iliaj habitato. Ilia mallonga vosto kaj malgrandaj oreloj reduktas varmoperdon al la medio. Ilia korpostrukturo kaj malgranda kapo estas adaptitaj por naĝado en preskaŭ frostita akvo.

La blanka urso estas duone akva mara mamulo, kaj ĝi adaptiĝis por vivi en pluraj vivmedioj: sur tero, en maro kaj apud glacio. En sia vivejo, ĝi estas konsiderita superpredanto. Li estas ĉiomanĝanto, manĝante plejparte fokojn, rosmarojn kaj balenojn, sed manĝus ion ajn ke ĝi povas akiri.

La konserva statuso de la blanka urso estas difinita kiel "vundebla", kio signifas ke ĝi estas en risko. Zoologoj opinias, ke la atendata degelo de la glaĉeroj kaj la malapero de la glacio pro mondvarmiĝo reduktos la iliajn populaciojn al triono de ilia nuna grandeco je meze de la 21-a jarcento. Kvankam longperspektivaj lokaj studoj montras ke la plej multaj subpopulacioj de blankaj ursoj estas en procezo de ŝrumpado, tamen pliiĝo en ilia nombro ankaŭ estas evidenta en kelkaj lokoj.

Aspekto kaj kutimaroRedakti

Blanka urso havas longan, brilan, milde ondoforman blankan ĝis kremkoloran hararon. Ĝi mezuras ĝis 2,5 m kaj pezas ĉirkaŭ 400 kg.

La besto kapablas rezisti kontraŭ grandaj frostoj, sed ne tuj post naskiĝo. Geursoj pariĝas en aprilo kaj gravedeco daŭras 8 monatojn. Ursino poste enfosas en neĝo koridoron, kiu kondukas unue oblikve malsupren, poste ĝi turniĝas supren kaj denove malsupren. Tie la ursino kreas sferan kavon. Ŝia spiro iomete degeligas la vandojn, kiuj poste glaciiĝas kaj kreas izolan tavolon. Kiam poste naskiĝas ursidoj, en la kaŝejo estas pli ol 20 ˚C. Kutime ili estas du, grandaj kiel rato.

Ili ĉasas fokojn kaj ŝanĝas sian teritorion laŭ moviĝo de fokaj gregoj.

Ĉasado kaj konservadoRedakti

 
La vivspaco de la animalo tra la mondo

En 2009 Kanado havis 15 500 blankajn ursojn, dividitaj en dek tri klaraj grupoj. Du el ili kiuj loĝas sur la glacikovraĵoj de Baseno de Kane kaj la Bafina Golfo, estas translimaj, kaj dividata inter Nunavuto kaj Gronlando.[1]

Ĉassekvo de blankaj ursoj estas malpermesita en Kanado ekde 1973, sed la arktaj indiĝenoj estas rajtigitaj ĉasi ilin, pro respekto de iliaj praulaj tradicioj, malgraŭ sciencistaj kontraŭstaroj pri kiel la kvotoj estas dividitaj.[1]

La 30-an de oktobro 2009 kanada ministro pri Natura Medio Jim Prentice kaj la gronlanda ministro pri Fiŝkaptado, Ĉasado kaj Agrikulturo, Ane Hansen kaj la ministro pri Natura Medio de Nunavut, Daniel Shewchuk subskribis en Kangerlussuaq (Gronlando) memorandon de kompreno pri serio da aranĝoj kiuj celas protekti dividitajn grupojn de blankaj ursoj, vagantaj inter la teritorio de Nunavuto kaj Gronlando. La interkonsento proponas la kreadon de komuna komitato, kiu rekomendos totalan allaseblan - kaj daŭrigeblan - ĉiujara ĉasado de blankaj ursoj kaj justa divido de tiu ĉasado. La komitato, kiu inkluzivos membrojn de izolitaj nordaj kanadaj indiĝenaj Inuitaj organizaĵoj, ankaŭ kunordigos sciencan, tradician scion kaj la provizado de servoj ĉe aktivaĵoj de komunumanoj.[1]

Famaj blankaj ursojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti