Arló
vilaĝo en Hungario
Arló [arlO] estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Ózd. La slava orilu signifas aglo.
Arló | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 3663 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 573 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 76 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 10′ N, 20° 16′ O (mapo)48.17278055555620.2599Koordinatoj: 48° 10′ N, 20° 16′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 46,85 km² (4 685 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Arló [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: 47 km²
- Loĝantaro: 3554
- Poŝtkodo: 3663
- Telefonprefikso: 48
Situo redakti
La grandvilaĝo situas en valo, laŭ la ĉefvojo Bátonyterenye-Ózd, la lasta kaj Borsodnádasd estas proksime.
Historio redakti
La unua skriba mencio devenis el 1268. En la 17-a j.c. ciganoj alvenis, el ili konsistas duono de la loĝantaro. Historion de la grandvilaĝo determinas proksimeco de Ózd kaj Borsodnádasd. En 1927 pro la minado montoparto deglitis kaj ĝi baris rojon, sekve lago naskiĝis apud la komunumo, kiu nun estas feriejo.
Vidindaĵoj redakti
La ĉefaj vidindaĵoj estas la katolika preĝejo Sankta Mikaelo (Arló) kaj la menciita lago.