Arlette Laguiller

Arlette LAGUILLER [Arlet' Lagije] (naskiĝis la 18-an de marto, 1940) franca trockiisma politikistino. Ŝi estas la parolisto de la partio Laborista Lukto (france "Lutte Ouvrière").

Arlette Laguiller
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1940 (1940-03-18) (84-jaraĝa)
en 14-a arondismento de Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo politikistoverkisto • sindikatisto
TTT
Retejo http://www.arlette-laguiller.org
vdr

Arlette Laguiller naskiĝis en Parizo, kiel filino de laborista familio. Ŝi iĝis fama okaze de la por Prezidento de la Respubliko balotado de la jaro 1974. Ŝia juna kaj arda voĉo, ŝia fajra oratorado, kaj ŝia fervora kaj senkompromisa propagando akirigis al ŝi kuriozemon kaj simpation - eĉ ĉe tiuj, kiuj tute ne aprobis ŝiajn politikajn ideojn. Ĉar tamen, pro la radikaleco de ŝia programo nur 1% elcentoj de la balotantoj voĉdonis por ŝi. Depost oni retrovis kaj reaŭdis ŝin, okaze de ĉiuj sekvantaj porprezidentaj balotadoj en Francio (1981, 1988, 1995, 2002); Okaze de la du lastaj balotoj, ŝia voĉkvoto draste kreskis: dufoje ĝi duobliĝis kompare kun la antaŭa. Dum la lasta kampanjo la opiniesploroj eĉ iam "donis" al ŝi 10%, sed ŝi ricevis "nur" 6%, ĉar alia trockiista kandidato fariĝis ankaŭ populara (la du ja sumiĝis je 10%).

Eventoj kun datoj redakti

Gravaj datoj redakti

Eksteraj ligiloj