Arma reto[1] estas armaturo por betono, fabrikita el ŝtalofero. Ĝi estas arma enmetaĵo kreita per du varpoj de armaj vergoj (laŭlongaj kaj transversaj) kutime reciproke ortaj, kiuj en la lokoj de kruciĝo estas kunligitaj per veldoplekto. Oni uzas ĝin ĉefe por enmeti en muroj aŭ tektoj.

Konstrulaboristo ŝprucigas betonon sur arman reton.

La grandecoj de la paneloj, la nombro kaj diametro de la vergoj, varias laŭ la bezono. Ĝenerale, la paneloj estas de 2.4 × 6 m- aŭ 2.4 x 4.80 m.

Referenco redakti

  1. laŭ Terminaro de Betono kaj de betonistaj laboroj - 2016 ref.158 de Jan Werner.