Arman Ĵetpisbajev

Armán Ŝaripbájuli Ĵetpisbájev — akimo (urbestro) de urbo Ŝimkento dum periodo 2008-2012 jaroj.

Arman Ĵetpisbajev
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1971 (1971-04-24) (53-jaraĝa)
en Zhualy District
Ŝtataneco Kazaĥio
Alma mater Narxoz University
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Biografio redakti

Arman Ĵetpisbajev naskiĝis la 24-an de aprilo 1971 en vilaĝo Kujbiŝevo de Ĝambila regiono de Provinco Ĵambilo de Kazaĥa SSR.

En jaro 1993 finis fakultaton "La industria kaj civila konstruado" de Kazaĥa Kemia-Teknika Instituto, ricevite kvalifikon de inĝeniero-konstruisto.

En jaro 2002 finis Kazaĥan Ekonomian Universitaton nome de Turar Riskulov en fakultato "Financoj kaj kredito", ricevite kvalifikon de ekonomisto.

Sian laborvojon komencis ekde jaro 1992 kiel masonisto en malgranda entrepreno "Strojinvest", ekde jaro 1994 ĝis jaro 1998 laboris en diversaj komercaj organizoj: kiel direktoro de firmao «Mister D kaj K», direktoro de Kazaĥa-Korea koopera entrepreno «Ŝimkento-Telbone», direktoro de scienca-produktada entrepreno «Energoteĥservis», direktoro de «Interservis» Ltd., ekde jaro 1998 - vic-prezidanto de Akcia Societo «Aǔtoservis kaj komerco», vic-prezidanto de Akcia Societo «Alaugaz», poste kiel direktoro de «Alautransgaz» Ltd., ekde jaro 1999 – direktoro de Akcia Societo «Juĵgaz», direktoro de «Ŝimkentgaz» Ltd..

Ekde julio je 1999 jaro ĝis aprilo je 2000 jato — vic-direktoro de Ŝimkenta filio de Aperta Akcia Societo "Kazkommertsbank".

Dum jaroj 2002-2003 — direktoro de Kizilorda filio de Aperta Akcia Societo "Kazkommertsbank", unua vic-prezidanto de estraro de Akcia Societo "Kazkommertsbank".

Dum jaroj 2003-2005 — ekzekutivo direktoro de Akcia Societo «Korporacio ARNA», poste kiel prezidanto de Konsilo de Direktoroj de Akcia Societo «Korporacio ARNA».

Dum jaroj 2005-2006 — direktoro de ŝtata institucio «La Direkcio de Specia Ekonomia Zono «Ontustik».

Dum jaroj 2006-2008 — vic-akimo de Sud-Kazaĥstana regiono.

Ekde februaro de jaro 2008 ĝis 2012Akimo (urbestro) de Ŝimkento. En lia naskiĝtago, la 24-an de aprilo de 2012, rezignis sian postenon de urbestro. Laŭ nekonfirmita versio la kialo por la rezigno estis la malsukcesa provo ekpafi de lia aŭto el aŭtomata armilo per neidentigitaj personoj.

Referencoj redakti