Malfermi la ĉefan menuon

Armand Augustin Louis de CAULAINCOURT (naskiĝis la 9-an de decembro 1773(nun 1773-12-09), mortis la 19-an de februaro 1827) estis franca generalo, diplomato kaj Markizo, veninta el nobela familio.

Armand Augustin Louis de Caulaincourt
Armand-caulaincourt.jpg
Persona informo
Naskiĝo 9-an de decembro 1773 (1773-12-09)
en Caulaincourt
Morto 19-an de februaro 1827 (1827-02-19) (53-jara)
en Parizo
Mortokialo stomaka kancero
Tombo Tombejo Père-Lachaise
Lingvoj franca lingvo
Ŝtataneco Francio
Profesio
Profesio diplomatopolitikistomilitisto
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

Kiam li estis 15-jara li eniris en la armeon, sed li ne atingis altajn rangojn. En 1792 li estis kapitano, sed li estis sendita en malliberejon, verŝajne ĉar li montriĝis malfavora al la demokratoj. Li estis liberigita, kondiĉe ke li restu simpla grenadisto. Li restis tiel dum tri jaroj, ĝis kiam, dank' al la interveno de Generalo Hoche, li estis restarigita al sia antaŭ rango kiel kapitano. Eĉ tiel, post dek jaroj da servo, liaj profesiaj progresoj estis tre malrapidaj.

Li akiris la ŝarĝon de kolonelo en la Armeo de Rejno en 17991800. Post la Traktato de Lunéville en 1801, li estis sendita al Sankt-Peterburgo fare de Napoleono Bonaparte. Lia misio ŝajne estis favori la supreniron de Aleksandro la 1-a al la trono, sed en la realeco oni volis neniigi la anglan influon sur tiu kortego.

Reveninte, li estis nomita "adjutanto" de la unua konsulo. Li estis komisiita por kapti kelkajn agantojn de la angla registaro en Baden en 1804, kio kondukis al la akuzo ke li estis implikita en la malliberigo de la Duko de Enghien, kion li energie neis. Depost la starigo de la Imperio li ricevis plurajn honorigojn kaj la titolon de Duko de Vicenza en 1808. Napoleono sendis lin en 1807 kiel ambasadoron al Sankt-Peterburgo, kie Caulaincourt provis subteni la aliancon de Tilsit. Liaj taskoj pli similis tiujn de spiono ol tiujn de ambasadoro, kaj kvankam la ambicio de Napoleono faris la taskon malfacila, Caulaincourt resti kelkajn jarojn en tiu ofico.

En 1810 Caulaincourt konsilis al Napoleono rezigni pri sia projekto invadi Rusion. Dum la milito li akompanis la imperiestron, kaj li estis unu el tiuj kiuj akompanis lin kiam Napoleono neatendite revenis al Parizo en decembro 1812, lasante sian armon en Pollando. Dum la lastaj jaroj de la imperio, li estis ŝargita per la plimulto de la negocadoj. Li subskribis la armisticon de Pleswitz, en junio 1813, li reprezentis Francion en la kongreso de Prago en aŭgusto 1813, kaj en la Traktato de Fontainebleau en aprilo 1814.

Dum la Unua Resurtronigo, Caulaincourt restis en malhela retiriĝo. Kiam Napoleono revenis el Elbo, li fariĝis ministro de eksterlandaj aferoj, kaj li provis konvinki Eŭropon pri la pacaj intencoj de la imperiestro. Post la Dua Resurtronigo, la nomo de Caulaincourt eniris la liston de proskribitoj, sed ĝi estis forstrekita dank' al la persona interveno de Aleksandro la 1-a apud Ludoviko la 18-a.

La memoraĵoj de Caulaincourt aperis sub la titolo Souvenirs du duc de Vicence en 18371840.

Vidu ankaŭRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Armand Augustin Louis de Caulaincourt en la hispana Vikipedio.