Armand Dethier

belga apotekisto kaj esperantisto

Armand DETHIER estis apotekisto el Lieĝo, la unua belga esperantisto, direktoro de L'Annonce Timbrologique. Li en 1892 raportis favore pri volapukaj kursoj en Lieĝo kaj Verviers, sed, en junio 1893 li, pro aperinta artikolo pri Esperanto, fare de Louis de Beaufront Beaufront en alia, franca filatelista revuo La Gazette Timbrologique, entuziasme esprimas admiron por Esperanto, kiun li baldaŭ poste ankaŭ lernas. Li raportas pri tiu lernado en sia revuo en septembro 1893 (4-a jarkolekto, n-ro 43). Lia nomo aperas en la dek-sesa adresaro - kiu listigas la aliĝojn inter oktobro 1893 kaj 1895.