Armand Kemény

biografio pri hungara bestokuracisto

Armand Kemény [kemEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kemény Armand estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

Armand Kemény
Persona informo
Naskiĝo 6-an de novembro 1914 (1914-11-06)
en Taktaharkány
Morto 29-an de novembro 1973 (1973-11-29) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo bestokuracisto
vdr

Armand Kemény[1] naskiĝis la 6-an de novembro 1914 en Jajhalom (ekstera parto de Taktaharkány), li mortis la 29-an de novembro 1973 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Armand Kemény frekventis bazlernejon en Székesfehérvár, li maturiĝis en gimnazio en Békés (urbo) (1932), poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1936, post 3 jaroj li doktoriĝis. Post la diplomo li estis soldato, foje bestokuracisto kaj asistanto en la fakultato. Inter 1942-1944 li estis esploristo en instituto en Újvidék (tiam apartenanta al Hungario), poste li estis hospitalestro pri armeaj ĉevaloj, fine li estis militkaptito en Sovetunio. Li povis hejmenveni nur en 1947, poste li laboris en instituto en Budapeŝto. La fakultato rericevis la sendependecon en 1952 kiel Veterinara Altlernejo de Budapeŝto, ekde tiam Kemény estis tie profesoro, ankaŭ katedrestro (1952-1973) kaj vicrektoro (1966–1969). En 1953 la Hungara Scienca Akademio aŭtomate agnoskis lin kandidato. Li ricevis 3 premiojn inter 1953-1956. Li edziĝis en 1949, lia edzino naskis 2 filojn en 1950 kaj 1953.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Adatok a hazai tyúksarcomákhoz (1939)
  • A tyúkerythroleukosis kórokozójával végzett fertőzési kísérletek embryonált pulykatojásokon. – Lymphosarcomatosis sertésben. (kunaŭtoro, 1940)
  • Libák fertőző sinusitise (1951; ankaŭ france)
  • Élettan (1957; reeldonitaj: 1958–1965)
  • Spezielle Probleme des Neugeborenen und Säungling in der Veterinärmedizin (1961)
  • Studies on the Oviduct and Serum of Fowls. 1–2. (kunaŭtoro, 1964)
  • Élettan állatorvostanhallgatók ésállatorvosok számára (la unua fiziologia lernolibro en Hungario, 1966)
  • Changes in Plasma Corticosterone Level and Their Relationship to the Serum Vitellin Formation in Laying Hen (kunaŭtoro, 1972).

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Taktaharkány (1989)

Fontoj redakti

Referencoj redakti