Armando MANZANERO CANCHÉ (naskiĝis la 7-an de decembro 1935 en Ticul, Meksiko, mortis la 28-an de decembro 2020) estis meksika muzikisto, unu el la plej konataj nuntempaj komponistoj de kantoj en la hispana lingvo, kun stilo ĉefe romantika.

Armando Manzanero
Persona informo
Naskonomo Armando Manzanero Canché
Naskiĝo 7-an de decembro 1935 (1935-12-07)
en Ticul
Morto 28-an de decembro 2020 (2020-12-28) (85-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortokialo COVID-19
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Meksiko
Okupo
Okupo komponistokantistopianistoaktoromuzikproduktistokantaŭtoromuzikisto
vdr

Verko redakti

Armando Manzanero verkis pli ol 400 kantoj, el kiuj 50 estas internacie famaj. Li partoprenis al multaj radio- kaj televidelsendoj kaj eldonis pli ol 30 diskojn.

Inter liaj plej popularaj kantoj estas: Voy a apagar la luz (Mi nun elŝaltos la lumon), Contigo aprendí (Kun vi mi lernis), Adoro (Mi adoras), Esta tarde vi llover (Ĉivespere mi vidis pluvi), Por debajo de la mesa (Sub la tablo), Somos novios (Ni estas fianĉoj) kaj Felicidad (Feliĉeco).

Diskoj redakti

Jen kelkaj el liaj diskoj:

  • 1959: Mi Primera Grabación
  • 1967: A mi amor... Con mi amor
  • 1967: Manzanero el Grande
  • 1968: Somos Novios
  • 1968: Armando Manzanero, su piano y su música
  • 1969: Para mi siempre amor
  • N/A: Que bonito viven los enamorados
  • 1976: Lo mejor de Armando Manzanero
  • 1977: Fanático de ti
  • 1977: Corazón Salvaje
  • 1979: Ternura y Romance
  • 1981: Mi trato contigo
  • 1982: Otra vez romántico
  • 1985: Armando Manzanero
  • 1987: Cariñosamente, Manzanero
  • 1988: Mientras existas tú
  • 1992: Las canciones que quise escribir
  • 1993: Entre amigos
  • 1995: El piano... Manzanero y sus amigos
  • 1996: Nada Personal
  • 1998: Manzanero y La Libertad
  • 2001: Duetos
  • 2002: Duetos 2
  • 2002: Lo Mejor de lo Mejor
  • 2005: Lo Esencial