Armando Rodríguez Ruidíaz

Armando Rodríguez Ruidíaz (naskiĝis en 1951 en Havano, Kubo) estas kuba komponisto, gitaristo, sakŝalmisto kaj profesoro.

Armando Rodríguez Ruidíaz
kuba komponisto, gitaristo, sakŝalmisto kaj profesoro.
kuba komponisto, gitaristo, sakŝalmisto kaj profesoro.
Persona informo
Naskiĝo 1951
en Havano
Ŝtataneco Kubo
Okupo
Okupo muzikistokomponistogitaristo • klasika gitaristo
vdr

Studo redakti

Armando Rodríguez studis kompozicion ĉe José Ardévol kaj Roberto Valera en la Nacia Artolernejo kaj en la Supera Artinstituto ISA en Havano.[1]

Li ankaŭ studis gitaron ĉe la elstaraj profesoroj Marta Cuervo kaj Isaac Nicola en la Nacia Artolernejo.[2] Pli malfrue Rodríguez sin dediĉis al la studo de la galega sakŝalmo.[1][3]

Komponisto redakti

La verkojn de Armando Rodríguez prezentis en Kubo multaj artistoj kaj grupoj, inter kiuj trovigas ekzemple la Nacia Simfoniorkestro de Kubo kaj la Nacia Baleto de Kubo.[2]

En 1985 Rodríguez translokiĝis al Usono, kaj ekde tiam liajn komponaĵojn interpretis renomaj muzikistoj kaj muzikensembloj kiel ekzemple la grupo Relâche lokanta en Filadelfio,[4] la saksofonisto Miguel Villafruela,[5]la konstrabastisto Luis Gómez-Imbert, la pianistoj Roberto Urbay, Max Lifchitz kaj Beatriz Balzi, same kiel la gitaristoj Flores Chaviano kaj Carlos Molina, dum gravaj eventoj kiel Festivalo Bang on a Can en Novjorko, Las Primeras Jornadas de Música Contemporánea de Sevilla, Hispanujo, la Bienal de São Paulo en Brazilo, la Foros de Música Latinoamericana y del Caribe kaj Festivalo Subtropikoj en Miami, Florido.[2]

Li kunlaboris kun artistino Kate Rawlinson kaj komponisto Gustavo Matamoros, kun kiu li kune fondis la Grupon PUNTO - Ensemblo de Eksperimenta Muziko.[6][7][8]PUNTO: The Hexagonal Galleries, vokita la 21-an de junio</ref>

Lia verkaro estas publikita per la EGREM (Havano) kaj per C. Alan Publications (Usono); lia muziko ankaŭ estis dissendata radiofonie en Usono, Kanado, Eŭropo kaj Latinameriko.[2]

Profesoro redakti

Post sia ekzamenoj en 1972 Armando Rodríguez laboris kiel profesoro pri gitaro en la Konservatorio Esteban Salas de Santjago de Kubo. En 1975 li ekokupis la postenon de profesoro pri gitaro kaj muzikteorio (harmoniscienco, kontrapunkto kaj instrumentado) en la Nacia Lernejo de Artoj de Havano, kie li deĵoris ĝis 1980.[2]

Sakŝalmisto redakti

Rodríguez sin dediĉis al la esploro de la galega kaj astura muzikoj same kiel de iliaj kontaktopunktoj kun la kuba muziko. La rezulto de tiu esploroj publikiĝis en artikoloj kiel ekzemple: “Presencia de la gaita en Cuba”.[9]Rodríguez studis ankaŭ la historion kaj la teĥnikon de la galegaj sakŝalmoj ĝenerale.

Kiel fakulo pri la temo de la galega kaj asturaj sakŝalmoj el Galegujo kaj Asturujo en la jaro 2006 li sekvis inviton de la proponi konferencon pri la historio de tiu malnova muzikinstrumento.[10]

Premioj redakti

Armando Rodíguez ricevis la premion pri kompozicio de la Unión Nacional de Escritores y Artistas de Cuba (UNEAC) en 1978.[2] Li ankaŭ ricevis la Premio-n Individual de Composición Musical del Estado de La Florida en 1991.

Selektaj verkoj redakti

  • Sonatina por piano (1972)
  • Muziko por junaj gitaristoj - kolekto da lernigaj pecoj por gitaro (1973)
  • Intentos I y II por gitaro (1974)
  • Variaĵoj pri temo de Leo Brouwer por piano (1975)
  • Proyecto V por piano kun du ludantoj (1976)
  • Boceto por aldosaksofono kaj piano (1977)
  • Dos Poemas por voĉo kaj piano (1976)
  • Preludio kaj fugo por vibrafono (1977)
  • Timbre-Espacio-Tiempo (Sonkoloro-Space-Time) por vibrafono (1977)
  • Sobre un Tema de Víctor Jara (Pri temo de Víctor Jara) por gitaro (1978)
  • Interacción por perkutado (1978)
  • Expresiones por aldosaksofono sola (1979)
  • In Memoriam Charles E. Ives por piano (1979)
  • Logos por gitaro (1984)
  • Lineal (Linear) por malferma instrumentado (1990)
  • Triangular por malferma instrumentado (1990)
  • Espacio Ocupado (Okupita Spaco) por gitaro kaj elektroakustikaj iloj (1990)
  • Texturas Superpuestas por gitarensemblo (1990)
  • Texturas Móviles por gitaro (1991)
  • Las Galería Hexagonales (La sesangulaj galerioj) por tri realigantoj kaj elektroakustika ilaro (1992)
  • De la Oscuridad a La luz (De la Malheleco al la Heleco) por kontrabaso kaj elektroakustika ilaro (1992)
  • José Martí en las Canteras de San Lázaro por piano kaj voĉo (1995)
  • Umbral (Sojlo) por ĥoro (1997)
  • El Largo Camino a Santiago por galega sakŝalmmo kaj elektroakustika ilaro (1998)
  • Intersecciones por elektroakustika ilaro (2004)
  • Texturas Metamórficas por elektroakustika ilaro (2004)

Referencias redakti

  1. 1,0 1,1 Connor, Olga. Un gaitero por amor, vokita la 20-an de junio 2015
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 Composer profile. Eldonis C. Alan Publications Arkivigite je 2012-03-24 per la retarkivo Wayback Machine, vokita la 20-an de junio 2015
  3. Alfredo. Miami, another dimension. Miami New Times[rompita ligilo], vokita la 20-an de junio 2015
  4. La Mama: Bang on a Can Marathon. 1991 ĉe bangonacan.org. Arkivita el la originalo je 2012-06-27. Alirita 2015-06-20.
  5. Verkoj dediĉitaj al saksofonisto Miguel Villafruela ĉe www.villafruela.scd.cl[rompita ligilo]
  6. Coral Gables Switchboard Contemporary Arts: Art show revels in sight sounds Arkivigite je 2015-06-21 per la retarkivo Wayback Machine, vokita la 21-an de junio 2015
  7. Coral Gables Switchboard Contemporary Arts: Avant Garde sights and sounds at Sub-Tropics Music Festival Arkivigite je 2015-06-21 per la retarkivo Wayback Machine, vokita la 21-an de junio 2015
  8. A New Look Subtropics Music Festival Brings Unique Material To The Area Arkivigite je 2019-10-16 per la retarkivo Wayback Machine, vokita la 21-an de junio 2015
  9. Herencia cultural cubana. Revista Herencia. Miami, Florida. Volumo 14, n-ro 1, 2008.
  10. http://www6.miami.edu/iccas/Items/AnnualReport05-06.pdf Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine.. University of Miami, Institute for Cuban and Cuban-american studies, Annual Report 2005-2006.Lectures/Pannel discussions.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti